Wilhelm HEYD (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1823 en Markgröningen, mortinta la 19-an de februaro 1906 en Stuttgart) estis germana historiisto.

Wilhelm Heyd, historiisto

Vivo redakti

Lia patro estis la paroĥestro kaj historiisto Ludwig Friedrich Heyd kiu estis verkinta trivoluman historion pri duko Ulriko (Virtembergo) (Tübingen 1841-43). Wilhelm Heyd studis en Tübingen teologion kaj iĝis paroĥestro sed jam en 1873 supera studkonsilisto deĵoronte inter 1873 kaj 1897 kiel supera bibliotekisto de la Reĝa bibliotekisto en Stuttgart. Ties historiajn manuskriptojn li publike komentis kaj konatigis (Stuttgart 1890). Krome li eldonis Bibliographie der württembergischen Geschichte (Stuttgart 1895-96).

Lia ĉefverko estis la altvalora libro Geschichte des Levantehandels im Mittelalter (Stuttgart 1879); krome menciindas la monografio Die große Ravensburger Gesellschaft (Stuttgart 1890).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 303 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti