Wilhelmine Reichard

Johanne Wilhelmine Siegmundine REICHARD [vilhelmine rajĥat] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1788 en Braunschweig; mortis la 23-an de februaro 1848 en Dresdeno) estis la unua germana virino, kiu stiris aerostaton (aerŝipo).

Wilhelmine Reichard
Persona informo
Naskonomo Johanne Wilhelmine Siegmundine Schmidt
Naskiĝo 2-an de aprilo 1788 (1788-04-02)
en Brunsvigo, Brunsvigo-Wolfenbüttel,  Sankta Romia Imperio
Morto 23-an de februaro 1848 (1848-02-23) (59-jaraĝa)
en Döhlen, Reĝlando Saksio,  Germana Federacio
Mortokialo apopleksio
Tombo Friedhof Döhlen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Edz(in)o Gottfried Reichard
Infanoj 8
Okupo
Okupo balonisto
vdr
D-OBDD „Wilhelmine Reichard“, Dresden

Subtenata de sia edzo, la fizikisto Johann Carl Gottfried Reichard, ŝi en la jaro 1811 startigis sian unuan flugadon per aerostato kaj en 1820 ŝi faris la lastan el entute 17 flugoj.

Ŝi ne sentis timon: Unufoje ŝi atingis tian alton, ke ŝi pro manko de oksigeno svenis. La aerostato finfine kaptiĝis sur arbo, la pilotino travivis sen vundoj kaj mallonge poste ŝi flugis denove.

Dum siaj flugoj Wilhelmine Reichard per mezuradoj en la atmosfero subtenis la sciencajn agadojn de sia edzo. La monon, kiun ŝi gajnis pro siaj flugoj, ŝi investis por la firmao de sia edzo, kiun ŝi post ties morto en la jaro 1844 mem estris.

Wilhelmine Reichard, kiu estis patrino de ok idoj, mortis en 1848 en Dresdeno.