Will QUADFLIEG [vil kvadflig] (naskiĝis la 15-an de septembro, 1914, mortis la 27-an de novembro, 2003) estis germana aktoro.

Will Quadflieg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1914 (1914-09-15)
en Oberhausen
Morto 27-an de novembro 2003 (2003-11-27) (89-jaraĝa)
en Osterholz-Scharmbeck
Mortokialo pulma embolio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Christian Quadflieg
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Naskiĝinte en Oberhausen, li jam kiel lernanto prenis lecionojn pri aktorado. En la jaro 1933 li unuafoje aperis sur scenejo en sia hejmurbo, tri jarojn poste li en Berlino fariĝis teatra stelulo.

La intendantoj, kiuj lin okupis, simpatiis kun la nazia reĝimo. Kvankam Will Quadflieg opiniis malsame al ili, li toleris la sistemon kaj eĉ ĝuis privilegiojn: Ekz. li ne devis forlasi la teatron por militservi. Du-foje li agadis en filmoj, kiuj propagandis la nazian moralon, kaj tion li dum sia tuta vivo pentis.

Post la dua mondmilito li aktoris en Hamburgo, krome en Zuriko kaj en la fama festivalo de Salzburg. En la jaro 1960 li kune kun Gustaf Gründgens aperis en la filmo Faust, kiu famigis lin ankaŭ internacinivele.

En la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj Will Quadflieg malpli ofte aperis sursceneje. Lia sinteno pri la teatra arto kontrastis al la nova generacio de teatraj aktivuloj, kiuj pli kaj pli forlasis la tradiciojn de la klasika teatro. Meze de la 1970-aj jaroj li tamen regajnis sian popularecon kaj ekaperis ankaŭ en modernaj roloj. Ekde 1983 ĝismorte li laboris en la Hamburga teatro Thalia.

Quadflieg estis granda parolartisto kaj granda reprezentanto de karakteraj roloj. Li brilis i.a. kiel Romeo, Hamleto, Otelo, Makbeto, Faŭsto, Mefisto, Tasso, Donĵuano kaj Natan. Kelkfoje li aperis en televido kaj en filmoj. Li estis patro de kvin idoj, el kiuj unu, Christian Quadflieg, mem fariĝis aktoro.

Will Quadflieg mortis en Hamburgo.