Will and Grace

Will & Grace estas situacia komedio kreita de Max Mutchnick kaj David Kohan. La serio estis elsendita de NBC ekde la 21-a de septembro 1998 ĝis la 18-a de majo 2006, dum entute ok sezonoj, kaj revenis por naŭa sezono la 28-an de septembro 2017. Dum ĝia elsendo Will & Grace estis unu el la plej sukcesaj televidserioj kun geja ĉefrolulo.

Will and Grace
televida serio
Originala titolo Will & Grace
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, LGBTI+ related TV series
Reĝisoro James Burrows
Aktoroj Eric McCormack • Debra Messing • Megan Mullally • Sean Hayes • Shelley Morrison • Gary Grubbs • Michael Angarano
Muziko de Jonathan Wolff
Amplekso
Sezonoj 11
Epizodoj 246
Daŭro sen reklamoj 23
Elsendo
Elsendita 21 sep. 1998 – 23 apr. 2020
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La serio estis la unua televidspektaklo en Usono, elsendita kiam multaj homoj spektas televidon, kiu havis ĉefe malferme gejajn rolulojn, daŭrigante la elstaran ĉeeston de GLAT-karakteroj en usona malfermita televido kiun Ellen komencis. Oni ankaŭ asertis, ke ĝi malfermis la pordon al aliaj gejrilataj televidserioj kaj programoj, kiel Queer as Folk, Queer Eye kaj Boy Meets Boy.