William Aiton ( 1731 – 2-a de februaro 1793 ) estis skota botanikisto. Aiton estis naskita proksime de Hamilton en Skotujo. Estante regule trejnita al la profesio de ĝardenisto, li vojaĝis al Londono en 1754, kaj iĝis asistanto al Philip Miller, tiam inspektoro de Chelsea Physic Garden.

William Aiton
Persona informo
Naskiĝo 1731
en Hamilton, Skotujo
Morto 2-a de februaro 1793
en Londono, Britujo
Tombo preĝejo de Sankta Anno vd
Nacieco brita
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco brita
Edukado ĝardenado
Familio
Infanoj William Townsend Aiton vd
Profesio
Okupo botanikisto
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Skotlando vd
Aktiva dum 1754 - 1793
Verkado
Ĝenroj botaniko
Verkoj Hortus Kewensis
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1759 li estis nomumita direktoron de la freŝdate fondita botanika ĝardeno ĉe Kew, kie li restis ĝis sia morto. Li realigis multajn plibonigojn al la ĝardenoj, kaj en 1789 li publikigis Hortus Kewensis, katalogon de la plantoj tie kultivitaj. Li estas entombigita ĉe la proksima Preĝejo Sankta Anna.

Dua kaj pligrandigita eldono de la Hortus estis publikigita en 1810-1813 fare de lia plej maljuna filo, William Townsend Aiton. William Aiton estas indikita kiel Aiton por verkintomallongigo kiam oni citas sciencan botanikan nomon [1].

Referencoj redakti

  1. angle Brummitt, R. K. & C. E. Powell 1992 : Authors of Plant Names, Royal Botanic Gardens, Kew, ISBN 1-84246-085-4

Bibliografio redakti

  • Taylor, George 1970 : Aiton, William, Dictionary of Scientific Biography, vol.1, 88–89, Charles Scribner's Sons, New York, ISBN 0-684-10114-9