William Alexander Forbes

William Alexander Forbes (25a de junio 1855 - 14a de januaro 1883) estis angla zoologo.

William Alexander Forbes
Persona informo
William Alexander Forbes
Naskiĝo 25-an de junio 1855 (1855-06-25)
en Cheltenham
Morto 14-an de januaro 1883 (1883-01-14) (27-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St John's College • Kensington School vd
Familio
Patro James Staats Forbes vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Forbes studis natursciencojn ĉe St John's College, Cambridge (La kolegio de Sankta Johano, Kembriĝo). En 1879 li estis nomumita prosektoro al la Zoological Society of London (Zoologia Socio de Londono) post la morto de la antaŭa oficanto, Alfred Henry Garrod, kiuj estis la amiko de Forbes kaj kies literatura ekzekutisto Forbes iĝis. Forbes prelegis pri kompara anatomio ĉe Charing Cross Hospital Medical School. Kiel anatomiisto, li skribis valorajn artikolojn pri la muskola strukturo kaj voĉorganoj de birdoj.

En 1880 Forbes vizitis la arbarojn de Pernambuko, Brazilo, kaj publikigis klarigon de lia ekskurseto en Ibis en 1881. En 1882 li vojaĝis al Okcidenta Afriko por studi la indiĝenan faŭnon, komencante de la delto de la rivero Niĝero. Li malsaniĝis baldaŭ post Kristnasko kaj mortis en Ŝonga.[1]

La 8an de februaro 1878, Forbes estis elektita sekretario de la Kembriĝo-Naturhistorio-Socio. Li ankaŭ redaktis la libron kompilantan la sciencajn artikolojn de la forpasinta Alfred Henry Garrod; la libro estis publikigita en 1881 kune kun memoraĵo de Garrod skribita fare de Forbes.

Forbes estas festita en la nomoj de la Forbesa kureo, Curaeus forbesi, la Blankakola milvo Leptodon forbesi kaj la Forbesa pluvio, Charadrius forbesi.

Referencoj kaj plia legado redakti

  1. Forbes, William Alexander (1855-1883), zoologo de G. T. Bettany, rev. Yolanda Foote en Dictionary of National Biography rete (Konsultita la 21an de julio 2008)
  • "The Cambridge Natural History Society" de Charles E Raven.
  • Forbes, William Alexander and Beddard, F.E. ed. (1885) The Collected Scientific Papers of the late William Alexander Forbes. Londono, [Anglio]. R.H. Porter. 496 paĝoj