William Bullitt

usona diplomato

William Christian BULLITT, Jr. (nask. la 25-an de januaro, 1891 en Philadelphia; mortis la 15-an de februaro, 1967, Neuilly) estis usona diplomato, ĵurnalisto, novelisto kaj elokventa antikomunisto, unua ambasadoro de Usono en la Sovetunio.

William Bullitt
Persona informo
William Bullitt
Naskiĝo 25-an de januaro 1891 (1891-01-25)
en Filadelfio
Morto 15-an de februaro 1967 (1967-02-15) (76-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Mortis per leŭkemio vd
Tombo The Woodlands vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater jura altlernejo Harvard • Universitato Yale vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro William Christian Bullitt, Sr. vd
Patrino Louisa Gross Bullitt vd
Edz(in)o Louise Bryant • Ernesta Barlow vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodiplomatoverkisto vd
Laborkampo diplomatioĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboris por Woodrow Wilson ĉe la Pariza Packonferenco de 1919. Komence de 1919, usona prezidento Woodrow Wilson sendis al Moskvo por analizi kiel forta estas la bolŝevika registaro. Bullitt partoprenis en specifa misiono - kun Lincoln Steffens - al la bolŝevika Rusio, kun la sveda komunisto Karl Kilbom. Hejmenveturante, Bullitt proponis rekonon de la soveta ŝtato. Ĉar li malsukcesis konvinki Wilson pri apogo de la rilatoj kun la bolŝevikoj, Bullitt rezignis pri sia pozicio ĉe la Wilson-a stabo.

Li poste reveturis al Usono, kie agadis kontraŭ la Traktato de Versailles en la Usona Senato.

Li estis unua ambasadoro de Usono en Sovetunio ekde 1933 ĝis 1936, poste li estis ambasadoro en Francio ekde 1936. En 1940 li reveturis al Usono.