William Craigie
Siro William Alexander Craigie, (13-an de aŭgusto 1867 Dundee, Angus, Skotlando - mortis 2-an de septembro 1957 Watlington, Oxfordshire, Anglio), estis skota vortaristo, lingvo- kaj literatura sciencisto, kunverkisto de The Oxford English Dictionary (1901–33) kaj ĉefverkisto de la kvarvoluma Historical Dictionary of American English (1923–36).
William Craigie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1867 en Dundee | ||||
Morto | 2-an de septembro 1957 (90-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato St. Andrews vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jessie Kinmond Craigie vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vortaristo • lingvisto • universitata instruisto • tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en Universitato de St. Andrews, studis en Kopenhago skandinavajn lingvojn, poste instruis ĝis 1897 en Universitato de St. Andrews. Li instruis ekde 1905 en la Oksfora Universitato.