William Fox [viliam foks] estis hungara-usona filmisto.

William Fox (1921)

Li naskiĝis, kiel Vilmos FRIED judo-hungaro en Tolcsva, en la 1-a de januaro 1879. Li mortis en Novjorko, en la 8-a de majo 1952.

Post 9 monatojn de la naskiĝo la tuta familio migris al Usono kaj ili elektis anglan nomon Fox. William fondis entreprenon en 1900 en Novjorko, baldaŭ li vendis ĝin kaj li aĉetis kinejon. Ĝi estis sukcesa manovro, baldaŭe ili aĉetis ankaŭ aliajn kinejojn. Li estis la unua, kiu kune produktis kaj poste prezentis la filmojn. Liaj kunuloj ofte estis hungaroj. Li la unua disvastigis la nemutajn filmojn. Ankaŭ en Berlino kaj Parizo li havis kinejajn studiojn. Post sukcesoj li bankrotiĝis en la 1930-aj jaroj kaj li estis kondamnita. Li mortis malriĉa kaj forgesita. Firmao 20th Century Fox gardas la nomon Fox.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio