William Gilmore Simms

usona verkisto

William GILMORE SIMMS (n. la 17-an de aprilo 1806 - m. la 11-an de junio 1870) estis usona poeto, romanisto kaj historiisto el Suda Usono, kies romanoj tre populariĝis en la 19-a jarcento. Li laŭ Edgar Allan Poe estis la plej bona romanisto naskiĝinta en Usono.

William Gilmore Simms
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1806 (1806-04-17)
en Charleston
Morto 11-an de junio 1870 (1870-06-11) (64-jaraĝa)
en Charleston
Tombo Magnolia Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo William Gilmore Simms
Profesio
Okupo advokato • romanisto • poeto • historiistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Gilmore Simms (ĉ. 1860)

Pli freŝdate, la romanoj de Simms tamen malpopulariĝis, kvankam li restas fama kiel unu el la ĉefaj verkistoj de la usona Sudo antaŭ la Usona Enlanda Milito. Li estas ankaŭ memorita pro sia forta subteno de sklavismo kaj malmola kritiko de La Kabano de Onklo Tom.