Por la samnoma esperantisto, vidu William Harvey.

William HARVEY (naskiĝis en Folkestone, en la 1-a de aprilo 1578 - mortis en Hampstead (London), en la 3-a de junio 1657) estis angla kuracisto, anatomisto kaj kirurgo. Li estis la unua kiu plene kaj detale priskribis la sangocirkuladon kaj la proprecojn pri la pumpado tra la cerbo kaj la korpo fare de la koro, kvankam la historio de la medicino estis prezentinta kelkajn antaŭulojn pri tiu teorio. Li lernis la latinan en sia naskiĝurbo, Folkestone kaj en 1599 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Padovo kie li konatiĝis kun Hieronymus Fabricius (1537-1619)[1].

William Harvey
anatomus Anglicus
anatomus Anglicus
Persona informo
William Harvey
Naskiĝo 1-a de aprilo 1578
en Folkestone  Anglio
Morto 3-a de junio 1657
en Hampstead (London)  Anglio
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Subskribo William Harvey
Familio
Patro Thomas Harvey vd
Patrino Joan Halke vd
Edz(in)o Elizabeth Browne vd
Profesio
Okupo biologokuracisto • anatomo • fiziologo vd
Laborkampo medicinofiziologioembriologio vd
Doktoreca konsilisto Girolamo Fabrizio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harvey estas konata kiel tiu homo kiu alportis, jes aŭ ne dezirata de li mem, la plej grandan ŝanĝon en la imago kiu ekzistis pri la sangocirkulado. Li estis ankaŭ tiu kiu efektive malkovris ke ekzistas cirkulado. En lia libro exercitatio anatomica de motu cordis et sanguinis in animalibus el 1628 li priskribis kiel li faris ĉi tiun malkovron.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti