William James

usona filozofo (1842–1910)

William JAMES (n. la 11-an de januaro 1842, en Nov-Jorko - m. la 26-an de aŭgusto 1910, en Nov-Hampŝiro, Usono) estis usona filozofo kun longa kaj brila kariero en la Harvarda Universitato, kie li estis profesoro de psikologio, kaj fondinto de la funkcia psikologio. Li estas la pliaĝa frato de Henry James.

William James
Persona informo
William James
Naskiĝo 11-an de januaro 1842 (1842-01-11)
en Astor House
Morto 26-an de aŭgusto 1910 (1910-08-26) (68-jaraĝa)
en Tamworth
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Cambridge Cemetery vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard Medical School • Harvard School of Engineering and Applied Sciences • Universitato Harvard • Plymouth College vd
Familio
Patro Henry James, Sr. vd
Patrino Mary Walsh James vd
Gefratoj Henry James • Alice James vd
Edz(in)o Alice Gibbens James vd
Infanoj William James vd
Profesio
Okupo filozofopsikologo • universitata instruisto • kuracistoverkisto vd
Laborkampo filozofiopsikologio vd
Verkado
Verkoj The Principles of Psychology ❦
The Varieties of Religious Experience ❦
Essays in Radical Empiricism vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William James

William reprezentis influan rolon en la disvastigo de pragmatismo. Aliflanke, lia pensmaniero rilatiĝas kun doktrino kiun li mem nomis radikala empirismo kaj aliaj empiriisma psikologio. Li verkis Principoj de psikologio (1890), majstra verko de la scienca psikologio, kaj aliflanke La varioj de la religia sperto (1902), per kiu oni konsideras lin fondinto de la "Psikologio de la religio".

Pri Algazelo redakti

William James, en Varieties of Religious Experience, konsideris la membiografion de Algazelo, nome Liberigo el eraro de 1108 (Al-Munkid min al-dalal, arabe المنقذ من الظلال), grava dokumento pro "la pure literatura studento kiu dezirus atingi la internecon de religioj krom la kristana" pro la malabundo de registritaj personaj religiaj konfesoj kaj membiografia literaturo el tiu periodo ekster la kristana tradicio.[1]

Referencoj redakti

  1. James, William. (2012) Bradley, Matthew: The Varieties of Religious Experience.. Oxford Univ Press. ISBN 9780199691647. p. 307.