William James Pirrie

William James PIRRIE naskiĝis la 31-an de majo 1847, mortis la 6-an de junio 1924. Pirrie naskiĝis en Kebekio, sed li vivis kaj elkreskis en Belfast. En sia dekkvina jaro post nesukcesoj en sia studado li komencis kiel metilernanto en ŝipfarejo Harland and Wolff. Per sia propra laboremo li iom post iom tralaboris sin en ŝtupetaro de kariero pli alten kaj pli alten kaj li venis ĝis la nura pinto mem. Li fariĝis kompaniulo kaj pli poste eĉ plenumdirektoro kaj prezidanto de la firmao. Komence de la 20-a jarcento li faris grandan modernigon de la ŝipfarejo, kiu estis preparita konstrui ŝipojn ĝis tiu tempo de nevidata grandeco. En la jaroj 1899 ĝis 1907 li estis primatoro de Belfast kaj en la jaro 1907 li akiris titolon barono.

William James Pirrie
Persona informo
Naskonomo William James Pirrie
Naskiĝo 31-an de majo 1847 (1847-05-31)
en Kebekurbo
Morto 7-an de junio 1924 (1924-06-07) (77-jaraĝa)
en Atlantiko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Royal Belfast Academical Institution vd
Partio Ulster Unionist Party vd
Familio
Patro James Alexander Pirrie vd
Patrino Eliza Montgomery vd
Edz(in)o Margaret Montgomery Pirrie vd
Profesio
Okupo entreprenisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tio estis Pirrie, kiu proponis al Ismay konstrui novajn ŝipojn, kiuj povus konkurenci al Mauretania kaj Lusitania de kompanio Cunard. Li ne nur elpensis Titanic-on kaj Olympic-on, sed ankaŭ li konstruis. Ambaŭ liaj ŝipoj estis liaj infanoj. Malgraŭ tio li ne partoprenis la fatalan navigacion kaj lia neĉeesto dum la tragedio estas ĝishodiaŭ ŝpinita de mistero. Li nome revokis nur senpere antaŭ la fornavigacio pro sankaŭzoj. Sed en la tempo, kiam Titanic estis forlasanta Brition, li estis vidita en unu pariza kazino kun nekonata virino. Multaj historiistoj faris el tiu ĉi evento aferon kaj preskaŭ pruvon pri tio, ke la pereo de ŝipo estis preparita. Sed verŝajne temis nur pri sensignifa am-afereto, kiun Pirrie ne volis tro vidigi.

La tragedio de Titanic mirinde neniel ŝanĝis la vivon de Pirrie. Li restis la plej potenca homo en la ŝipfarejo, lia socia prestiĝo plu ascendis. En la jaro 1921 li estis avancita je vicgrafo. Sed kiel pruvas materialoj pri firmao Harland and Wolf, lastaj jaroj de lia vivo estis markitaj per financaj problemoj kaj ŝuldoj. Pirrie mortis en la jaro 1924 survoje sur maro, kiam li estis revenanta el inspektvojo el suda Afriko.