William John Coffee

William John COFFEE (n. en 1774 - m. en 1846) estis internacie renoma angla artisto kaj skulptisto, kiu ĉefe uzis porcelanon, gipson kaj terakoton. Li ankaŭ provis oleo-pentradon, kvankam siajn plej famajn verkojn li ne plenumis per tiu tekniko. Li komencis sian karieron kiel modelisto en la fajenca fabriko de Nottingham Road en Derby (Anglio). Li pasis la lastan parton de sia vivo en Usono.[1]

William John Coffee
Ŝtonbusto de Erasmus Darwin, plenumita de Coffee ĉirkaŭ la jaro 1795
Ŝtonbusto de Erasmus Darwin, plenumita de Coffee ĉirkaŭ la jaro 1795
Persona informo
Naskonomo William John Coffee
Naskiĝo 1-an de januaro 1774 (1774-01-01)
Morto 1-an de januaro 1846 (1846-01-01) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Biografio redakti

Dum la unua periodo de sia vivo en Derby, Coffee verkis bustojn de kelkaj el la lokaj oficialuloj kaj historiaj figuroj, inkluzive de realmezura busto de Erasmus Darwin. Tiu verko estas bona ekzemplo de la modelista talento de Coffee, kaj ĝi nun videblas en la Muzeo kaj artgalerio de Derby. Coffee ankaŭ kreis terakotan kopion de la Florenca Apro (1807), kaj plurajn terakotajn statuojn de grekaj figuroj por simboli medicinon kaj resanigon en la ĝardeno de Joseph Strutt. La ĝardeno kun ĉiuj ĝiaj statuoj estis donita al la arboreto de Derby en 1840: hodiaŭ tamen mankas aŭ perdiĝis la statuoj de la grekaj figuroj. Coffee ankaŭ plenumis 3-metrojn altan terakotan statuon de Asklepio por la Flegejo Derbyshire, inaŭgurita en 1810.

Coffee elmigris el Anglio al Novjorko en 1816[2], kie li famiĝis kiel skulptisto de usonaj historiaj gravuloj kiel James Madison kaj Thomas Jefferson. Coffee ankaŭ verkis kelkajn ornamajn, gipsajn muldaĵojn en la domo de Jefferson kaj en la Universitato de Virginio.[3]

Notoj redakti

  1. Derbyshire Heritage: visual artists Arkivigite je 2018-03-01 per la retarkivo Wayback Machine ("Heredaĵo de Derbyshire: vidartistoj"), Derbyshire Arts Partnership, aliris 5-1-2012.
  2. Directory of Derby Artists quotes: "Coffee, William John. 1774 - 1846. Modeller for Crown Derby, emigrated to New York 1816"
  3. "William Coffee", Thomas Jefferson Encyclopedia. Aliris 5-1-2012.

Eksteraj ligiloj redakti