William Pershing Benedict

Leŭtenanto Kolonelo William Pershing Benedict (1918 – 31a de Aŭgusto, 1974) estis usona piloto el Kalifornio. Li estis plej bone konata ĉar laŭdira faris la unuan usonan aviadilan alvenon al la Norda Poluso.

William Pershing Benedict
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1918 (1918-07-20)
Morto 31-an de aŭgusto 1974 (1974-08-31) (56-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esploristo • oficiro
vdr

La 3an de Majo, 1952, piloto William P. Benedict kaj Fletcher kiel kunpiloto[1] flugigis aviadilon C-47 al la Norda Poluso, iĝante la unuaj homoj kiuj surteriĝis tie kaj la unuaj homoj (kune kun sciencisto Albert P. Crary, kiu flugis kun ili) kiuj piediris sur la preciza geografia Norda Poluso. (Tamen aliaj fontoj opinias ke tion atingis sovetunia ekspedicio la 23an de Aprilo 1948.[2])

Notoj redakti

  1. La origina artikolo en The Polar Times asertis ke Fletcher estis la piloto, sed en la numero de Aŭtuno/Vintro 1997 de Polar Times, laŭ persona komuniko el Mr. Fletcher, aperis korekto ke Benedict estis zorge de tiu flugo. Tio estis konfirmita ankaŭ de intervjuo kiun Brian Shoemaker faris al Fletcher en 1997 (ligilo sube).
  2. Concise chronology of approach to the poles, Scott Polar Research Institute

Bibliografio redakti

  • Compton, Charles B.: Born to Fly: Some Life Sketches of Lieutenant Colonel William P. Benedict, self-published in 2002; revised in 2006.
  • Smith, E.A.W.: Benedict's Wars, Red Leader Press, 2005. ISBN 1-885832-37-0.
  • Thruelsen, Major Richard and Arnold, Lieutenant Elliot: Mediterranean Sweep, chapter titled, The Scroungers, pg. 63-79, Duell, Sloan, and Pearce, 1944.

Eksteraj ligiloj redakti