William Pitt (pli maljuna)

William PITT, la pli maljuna, alinome (ekde 1766-tól) Earlo de Chatham (15-an de novembro 1708, Londono, Britio – m. 11-an de majo 1778, Hayes, Kent) estis brita ŝtatviro, dufoje (1756–61, 1766–68) kvazaŭa ĉefministro de Britio, li helpis elkonstruon de la brita monda imperio.

William Pitt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1708 (1708-11-15)
en Londono
Morto 11-an de majo 1778 (1778-05-11) (69-jaraĝa)
en Bromley
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Kolegio Triunuo • Eton CollegeUniversitato Utrecht
Subskribo William Pitt (pli maljuna)
Familio
Patro Robert Pitt
Patrino Harriet Villiers
Frat(in)o Thomas Pitt of Boconnoc
Edz(in)o Hester Pitt, Countess of Chatham
Infanoj William Pitt • John Pitt, 2nd Earl of Chatham • Lady Harriet Pitt • Hester Stanhope, Viscountess Mahon • James Charles Pitt
Okupo
Okupo politikisto
vdr
William Pitt (pli maljuna)

Lia patro estis parlamentano (Robert Pitt), lia avo (Thomas) estis gvidanto de la Orient-Hindia Asocio.

Li lernis en Etono, poste unu jaron en la oksforda Trinity College, poste en Universitato de la nederlanda Utrecht. Lin apogis milionulo Lordo Cobham kaj sendis lin al eŭropa rundvojaĝo kaj poste dungis lin en sia armeo.

Pitt heredis en 1735 de sia frato elektan distrikton, tiel li sukcese enparlamentiĝis. Li apartenis - kun Cobham - al opozicio de ĉefministro Siro Robert Walpole, kiu fiaskis en 1742 kaj sekvis lin John Carteret, earlo de Granville.

Pitt iĝis en 1746 vic-trezoristo de Irlando, unu jaron poste ĉefa sold-prizorgisto de la armeo.

Pitt retiriĝis en 1754 - pro sanaferoj - al kuracbanejo Bath, kie aĉetis eĉ domon. Tiam li konatiĝis kun Lady Hester Grenville kiun li edzinigis en novembro de 1754. Ili setlis en Hayes, kie Pitt tute saniĝis.

Li iĝis ĉefministro de Britio kaj refortigis la landon kaj sukcese militiris. Li devis abdiki, kiam li ne povis akceptigi militon kontraŭ Hispanio. Li plu agadis en la politiko -estis xcefministro de 1766-68-, sed li tute retiriĝis en 1768.

Lia filo estas William Pitt, la pli juna.