William Rowan Hamilton

Irlanda matematikisto

Sir William Rowan HAMILTON (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1805 en Dublin, mortis la 2-an de septembro 1865 en Dunsink, apud Dublin) estis irlanda matematikisto kaj fizikisto. Li konatiĝis aparte pro siaj kontribuoj al la esploro de la mekaniko kaj pro sia malkovro kaj esplorado de la nombro-sistemo de la kvaternionoj.

William Rowan Hamilton
Persona informo
William Rowan Hamilton
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1805 (1805-08-04)
en Dublino
Morto 2-an de septembro 1865 (1865-09-02) (60-jaraĝa)
en Dublino
Tombo Mount Jerome Cemetery vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio TriunuoWestminster SchoolUniversitato de Dublino vd
Familio
Patro Archibald Rowan-Hamilton vd
Edz(in)o Helen Maria Bayly vd
Infanoj William Edwin Hamilton vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikistoastronomo • akademiulo • universitata instruisto • teoria fizikisto vd
Laborkampo matematikomeĥanikoastronomiofizikomatematika fizikooptikokvaterniono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Rowan Hamilton

Hamilton en Dublino studis matematikon kaj jam dum la jaro 1827, antaŭ la fino de sia studo, iĝis profesoro pri astronomio kaj reĝa astronomo (Royal Astronomer) por Irlando.

Dum kaj iom post la studo William Hamilton okupiĝis pri radiaj sistemoj kaj pri la geometria optiko. El tio en pluraj publikaĵoj de la jaroj 1834 kaj 1835 li evoluigis la formuligon de parto de la mekaniko, kiu intertempe laŭ li nomiĝas "hamiltona mekaniko".

Same laŭ li nomatas la hamiltona principo aŭ la principo de plej eta efiko, kiu estas ekstrema principo de la scienca fako fiziko. Laŭ ĝi la fizikaj korpoj aŭ fortoj kondutas tiel, ke unuo, kiu difinas la realan efikon de la korpa aŭ forta vojo, pli malgrandas ol ĉe ĉiuj aliaj penseblaj korpaj aŭ fortaj vojoj.

Memoriga tabulo pri la trovo de la kvaternionoj

Pli poste li koncentrigis siajn esplorojn al la hiper-kompleksaj nombroj nomataj "kvaternionoj", kiuj nuntempe ekzemple aplikiĝas en la komputila grafiko.

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri William Rowan Hamilton en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)