William Speirs Bruce

William SPEIRS BRUCE (n. la 1-an de aŭgusto 1867 - m. la 28-an de oktobro 1921) estis londono-naskita skota naturalisto, polusa sciencisto kaj oceanografo. Li organizis kaj estris la Skotan Nacian Antarktan Ekspedicion ekde 1902 ĝis 1904. Li cetere plurfoje vojaĝis tra arktaj regionoj, pro sciencaj aŭ komercaj kialoj.

William Speirs Bruce
William Speirs Bruce en 1905
William Speirs Bruce en 1905
Persona informo
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1867
en Londono, Anglio
Morto 28-a de oktobro 1921
en Edinburgo, Skotlando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo • Watts Naval School
Okupo
Okupo esploristo • marbiologo • oceanografo • natursciencisto
vdr

Bruce origine intencis studadi medicinon sed tiu aspiro ŝanĝis, post kiam li vizitis nedevigajn kursojn pri natursciencoj somere de la jaro 1887. Post tiuj kursoj, la junulo ekinteresiĝis pri tre variaj sciencaj fakoj, kaj li en 1892 rezignis siajn medicinajn studojn en la universitato de Edinburgo por aliĝi al la ekspedicio Dundee Whaling direkte al Antarkto, kiel scienca asistanto. Sekvis pluraj arktaj vojaĝoj al Nova Zemlo, Spicbergo kaj al la lando Francisko Jozefo (kie li renkontis Fridtjof Nansen). En 1889, Bruce kandidatiĝis por sciencista posteno en la Brita Nacia Antarkta Ekspedicio (poste konita kiel la ekspedicio Discovery). Pro tro longa prokrasto antaŭ oficiala konfirmo de sia nomumo, kaj pro malkonsento kun Clements Markham, prezidento de la Reĝa Geografia Societo (RGS), William Speirs Bruce finfine organizis sian propran ekspedicion al la Sudaj Orkadoj kaj al la maro de Weddell : la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio (SNAE). Bruce cetere fondis skotan oceanografian laboratorion en 1906, sed liaj postaj antarktaj projektoj (interalie transkontinenta marŝado tra la suda poluso) estis abortitaj pro manko de publika kaj financa subteno. Liaj planoj estis poste reprenitaj de Ernest Shackleton kiel bazo por lia propra Imperia Transantarkta Ekspedicio (1914-17).

Inter 1907 kaj 1920, Bruce ree vizitis Arkton sepfoje, ĉefe rilate al komerca serĉminado de mineraloj en Spicbergo : tiu ambicia entrepreno tamen ne enspezigis la komercan profiton, kiun la esploristo esperis. Li ricevis variajn premiojn pro sia laboro pri polusaj regionoj, inkluzive de honora doktoreco el la universitato de Aberdeen. Nek li nek liaj SNAE-kunlaborantoj estis tamen rekomenditaj de la Reĝa Geografia Societo por la prestiĝa polusa medalo. Tiu forgeso ĉagrenis Bruce dum lia tuta vivo. William Speirs Bruce malsukcesis organizi iun ajn gravan ekspedician entreprenon post la SNAE, verŝajne pro sia manko de societemo, pro kelkaj potencaj malamikoj kaj pro fervora skota naciismo. Ekde 1919, lia sano ekdifektiĝis, kaj li spertis plurajn restadojn en malsanulejo antaŭ sia morto en 1921, post kiu li estis preskaŭ komplete forgesita. Pli freŝdate, pro la centjariĝo de la skota ekspedicio, historiistoj klopodis por pli ĝuste taksi lian veran rolon en la historio de scienca polusa esplorado.

Junaĝo redakti

Hejmo kaj lernejo redakti

William Speirs Bruce naskiĝis en Londono la 1-an de aŭgusto 1867. Li estis la kvara infano de Samuel Noble Bruce, skota kuracisto, kaj de ties kimra edzino Mary Bruce (denaske Mary Lloyd). La dua familia nomo de William, "Speirs", devenas de alia branĉo de lia familio : ĝia nekutima ortografio, kiu distingiĝas el la pli komuna "Spiers", ofte kaŭzis problemojn kaj miskomprenojn por ĵurnalistoj, kronikistoj kaj biografistoj[1]. William travivis sian fruan infanaĝon en la londona familia hejmo, kiu situis je la adreso 18 Royal Crescent, Holland Park. Li tie estis ĉefe prizorgita de sia avo, la pastro William Bruce. Li tiutempe oftfoje vizitis la ĝardenojn Kensington, kaj ankaŭ kelkfoje iris al la muzeo pri natura historio. Tiuj fruaĝaj spertaĵoj, laŭ Samuel Bruce, certe vekis la intereson de William pri vivo kaj naturo[1].

En 1879, la 12-jara William estis sendita al progresema internulejo, nomita Norfolk County School, kiu situis en la vilaĝo North Elmham en Norfolko. Li restis tie ĝis la jaro 1885, kaj tiam travivis la sekvajn du jarojn en la University College School de Hampstead, prepariĝante al enmatrikuligo, per kiu li sekve rajtus eniri la medicinan akademion de la University College de Londono (UCL). Li sukcesis post sia tria provo[1], kaj pretis eki medicinajn studojn aŭtone de 1887.

Edinburgo redakti

Dum la somero de 1887, Bruce tamen faris decidon, kiu ŝanĝis la destinon de lia estonta kariero : li vojaĝis norden al Edinburgo, kie li vizitadis kelkajn somerkursojn pri naturaj sciencoj. Tiu ses-semajna sesio okazis en la freŝdate fondita Skota Mara Stacio (Scottish Marine Station) de Granton, ĉe la estuaro Firth of Forth. Ĝi estis organizita de Patrick Geddes kaj John Arthur Thomson, kaj proponis interalie sekciojn pri botaniko kaj praktika zoologio[2]. Tiu spertaĵo, okaze de kiu li renkontis kelkajn el la plej avangardaj naturalistaj sciencistoj de tiu tempo, konvinkis Bruce daŭre restadi en Skotlando. Li rezignis sian enirrajton en UCL, kaj anstataŭe eniris la medicinan akademion de la universitato de Edinburgo[2]. Li tiel povis konservi kontaktojn kun siaj mentoroj Geddes kaj Thomson. Ili cetere konsentis, ke la junulo dum sia libera tempo iom laboru en la edinburgaj laboratorioj, kie oni tiam studis kaj klasifikis plurajn interesajn specimenojn alportitajn de la ekspedicio Challenger. Bruce tie laboris kun D-ro John Murray : li tiel akiris pli sagacan komprenon de oceanografio, sed ankaŭ multe lernis pri la praktikado de scienca metodo[2].

Unuaj vojaĝoj redakti

Ekspedicio Dundee Whaling redakti

 
Desegnaĵo montrante la dimension de tipa baleno, kompare kun la dimensio de homo.

La ekspedicio Dundee Whaling, en 1892 kaj 1893, celis ekzameni la eblecon aŭ neeblecon de komerca balenkaptado en antarktaj maroj : oni esperis malkovri grandajn grupojn da balenoj en tiu regiono[3]. Sur la kvar balenŝipoj Balaena, Active, Diana kaj Polar Star ankaŭ devis okazi sciencaj kaj oceanografiaj esploroj[3]. Bruce estis rekomendita por la ekspedicio de Hugh Robert Mill, konatulo renkontita en Granton kaj bibliotekisto de la Reĝa Geografia Societo de Londono. Bruce ne hezitis akcepti la proponon, kvankam li pro tio devis interrompi siajn medicinajn studojn. Li do enŝipiĝis sur la balenŝipon Balaena, kiun estris la kapitano Alexander Fairweather. La kvar ŝipoj foriris el la skotlanda havenurbo Dundee la 6-an de septembro 1892[3].

Tiu sufiĉe mallonga ekspedicio (Bruce estis jam reveninta al Skotlando en majo 1893) montriĝis malsukcesa koncerne sian ĉefan komercan celon, kaj ebligis nur malmultan sciencan esploradon. Troveblis neniu baleno. Por kompensi la financan malgajnon de la ekspedicio, oni ordonis amasan buĉadon de fokoj por kolekti felojn, oleon kaj grason. Tio ŝajnis al Bruce despli abomeninda, ke li pro peto de la maristoj devis partopreni la buĉadon[4]. La scienca rezulto de la vojaĝo estis, laŭ la vortoj de Bruce mem, "mizera spektaklo"[5]. En letero al la Reĝa Geografia Societo li cetere skribis : "La ĝenerala konduto de la mastro (kapitano Fairweather) estis tre malfavora al scienca laboro"[6]. Oni ekzemple malpermesis al Bruce la konsultadon de mapoj, tiel ke li ne povis akurate difini la lokon de observitaj fenomenoj. Oni ankaŭ ofte petis, ke li laboru "en la ŝipoj", kvankam li devis plenumi meteorologiajn aŭ alispecajn esplorojn. Oni atribuis al li neniun ĉambron por la preparado de specimenoj, kaj multaj el ili estis perditaj pro malzorgema traktado. La letero al la RGS tamen finiĝas tiele : "Mi devas danki la Societon pro ties asistado al tio, kio malgraŭ ĉiuj malavantaĝoj estis kleriga kaj agrabla spertaĵo"[6]. Li skribis en posta letero al Mill, ke li deziris ree vojaĝi suden, aldonante : "la gustumo estis tiel bona, ke mi nun estas vorema"[7].

Apenaŭ post kelkaj monatoj, li jam proponis novan sciencan ekspedicion al Sud-Georgio, sed la RGS reĵetis lian projekton[8]. Komence de 1896, li konsideris kunlabori kun la norvegoj Henryk Bull kaj Carsten Borchgrevink, cele al la atingo de la suda magneta poluso. Ankaŭ tio tamen ne plenumiĝis[8].

Ekspedicio Jackson-Harmsworth redakti

Ekde septembro 1895 ĝis junio 1896, Bruce laboris en la meteorologia stacio ĉe la pinto de la monto Ben Nevis, kie li perfektigis siajn sciojn pri sciencaj proceduroj kaj meteorologiaj instrumentoj[9]. En junio 1896, denove pro rekomendo fare de Mill, li forlasis tiun postenon por aniĝi al la arkta ekspedicio Jackson-Harmsworth, kiu tiam jam de tri jaroj estis alveninta al la lando Francisko Jozefo[9]. Tiu ekspedicio, estrita de Frederick George Jackson kaj financita de la gazetmagnato Alfred Harmsworth, estis foririnta el Londono en 1894, kaj entreprenis akuratan esploradon de la insularo Francisko Jozefo, kiu estis malkovrita sed ne bone mapigita de auŝtria ekspedicio dudek jarojn antaŭe[10]. La anaro de Jackson tiam restadis en sia bazo de la kabo Flora, sur la insulo Northbrook (la plej suda de la insularo). Ĝi senhalte ricevis provizojn pere de sia ekspedicia ŝipo Windward[10], en kiun Bruce enŝipiĝis el Londono la 9-an de junio 1896.

 
Fridtjof Nansen

La 25-an de julio alvenis la Windward al la kabo Flora, kie Bruce neatendite renkontis, krom la ekspediciuloj de Jackson, Fridtjof Nansen kaj ties kunulon Hjalmar Johansen. La du norvegoj estis vivinta sur bankizo dum pli ol unu jaro, ekde kiam ili forlasis sian ŝipon Fram, esperante tiel atingi la nordan poluson. Estis do nekredebla ŝanco, ke ili retrovis la nuran loĝitan areon meze de miloj da kvadrataj kilometroj da arkta dezerto[11]. Bruce menciis sian renkonton kun Nansen en letero al Mill[12] : tiu nova konatulo poste fariĝis multvalora amiko kaj konsilisto[12].

Dum sia jaro sur la kabo Flora, Bruce kolektis ĉirkaŭ 700 zoologiajn specimenojn, ofte malgraŭ tre malagrablaj laborkondiĉoj. Laŭ Jackson : "Estas neniel agrabla laboro vadi en frostfrida akvo, kun termometro je kelkaj gradoj sub nulo, aŭ penmarŝi somere tra neĝo kaj ŝlimo tra multaj mejloj, serĉante animalan vivon, kiel S-ro Bruce kutimas fari"[12]. Jackson dankeme nomis laŭ la nomo de la sciencisto la kabon Bruce, kiu situas ĉe la norda bordo de la insulo Northbrook, je 80°55′N[12]. Jackson tamen iom malkontentiĝis pri la posedema konduto de Bruce koncerne liajn personajn specimenojn, kiujn li rifuzis konfidi al la Brita Muzeo kune kun la aliaj trovaĵoj de la ekspedicio. Tiu "scienca kaŝemo"[12] kaj manko de takto rilate al interpersonaj rilatoj estis ofte konstatitaj difektoj de Bruce, kiujn oni multe riproĉis al li[12].

Arktaj vojaĝoj redakti

 
Princo Alberto la 1-a de Monako sur la ŝipo Princesse Alice, apud dissekcita baleno.

Post sia reveno el la lando Francisko Jozefo, Bruce laboris en Edinburgo kiel asistanto de sia antaŭa mentoro John Arthur Thomson, kaj denove vizitadis la observatorion de la monto Ben Nevis. En marto 1898, oni proponis al li aniĝi al ĉasvojaĝo organizita de majoro Andrew Coats, direkte al arktaj maroj ĉirkaŭ Nova Zemlo kaj Spicbergo, en la privata jaĥto Blencathra. Tiu posteno estis unue proponita al Mill, kiu tamen ne povis ricevi ferion el la Reĝa Geografia Societo, kaj do denove sugestis Bruce kiel anstataŭanto[13]. Andrew Coats estis membro de la familio Coats, prospera dinastio de teksaĵentreprenistoj, kiuj fondis la observatorion Coats en Paisley[14]. La amikiĝo de Bruce kun tiu familio multe profitis al li poste, kiam ĝi kontribuis al la financado de lia ĉefa antarkta ekspedicio. Bruce enŝipiĝis en la Blencathra en Tromsø, Norvegio, en majo 1898 : li ŝipveturis tra la Barenca maro, la du insuloj de Nova Zemlo kaj la insulo Kolgujev. La ekspedicio poste revenis al la nordorienta norvega haveno Vardø por replenigi la ŝipon je provizoj, antaŭ la vojaĝo al Spicbergo[13]. En letero al Mill raportis Bruce : "Tio estas pura jaĥta krozado, kaj mia vivo estas luksa". Li tamen multe laboris : "Mi plenumis observadojn de meteorologio kaj de la temperaturo de la marsurfaco je ĉiu kvara horo (…), testis ĝian salohavecon per la hidrometro de Buchanan ; mi lanĉas miajn fiŝretojn preskaŭ senĉese"[13].

La Blencathra ekvojaĝis direkte al Spicbergo, sed estis haltita de glacio, kaj do devis reveni al Trømsø. Ĝi tie renkontis la esplorŝipon Princesse Alice, speciale konstruitan por la princo kaj amatora oceanografo Alberto la 1-a de Monako. Bruce estis invitita de la princo enŝipiĝi en Princesse Alice por hidrografia esplorado ĉirkaŭ Spicbergo, pri kio li multe entuziasmiĝis. La ŝipo ŝipveturis laŭlonge de la okcidenta bordo de la ĉefa insulo de Spicbergo, kaj vizitis interalie Adventfjorden kaj Smeerenburg pli norde. Ekde la lasta parto de la ekspedicio, Bruce responsis pri ĉiuj sciencaj esploradoj plenumitaj dum la vojaĝo[13].

Dum la sekva somero, la princo Alberto denove invitis Bruce por alia oceanografa krozado al Spicbergo. En Raudfjorden, je latitudo 80°N, Bruce supreniris la plej altan pinton de tiu regiono : la princo nomis la monton "Ben Nevis" por honori la skotan scienciston[13]. Kiam la ŝipo Princesse Alice algrundiĝis sur subakvan rokon kaj senmoviĝis, la princo Alberto petis al Bruce ekprepari vintran bazon, kaze ke oni ne kapablus liberigi la ŝipon. La Princesse Alice estis tamen rapide ree en akvon, kaj kapablis reveni al Tromsø por kelkaj riparoj[13].

Edziĝo kaj familia vivo redakti

Oni ne certe scias, ĉu Bruce estis dungita post sia reveno el Spicbergo en aŭtuno 1899. Li dum sia tuta vivo nur malofte havis konstantan postenon, kaj plejofte dependis de mecenatoj aŭ influaj konatuloj por trovi provizorajn postenojn[15]. Komence de 1901, li videble sentis sin sufiĉe memkonfidan pri sia profesia estonteco por edziĝi. La elektita edzino estis Jessie Mackenzie, kiu antaŭe laboris kiel flegistino en la londona kurackabineto de Samuel Bruce. Pro la kaŝema personeco de Bruce, eĉ rilate al karaj kolegoj aŭ amikoj, akurataj informoj pri la edziĝo (ties dato, loko, ktp…) ne estis retrovitaj de liaj biografistoj[15].

La geedzoj enloĝiĝis en la marbordan, edinburgan kvartalon Portobello. Ili sekve plurfoje transloĝiĝis, sed restis en la sama areo. Ilia filo Eillium Alastair naskiĝis en aprilo 1902, kaj ilia filino Sheila Mackenzie naskiĝis sep jarojn poste. Dum tiuj jaroj, Bruce fondis skotan skiklubon, kaj fariĝis ties unua prezidanto. Li ankaŭ estis la kunfondinto de la zoo de Edinburgo[16].

La esplorista vivmaniero de Bruce, liaj nekonstantaj rentoj kaj liaj oftaj, longdaŭraj forestoj ĉiuj premis la edziĝon, kaj la geedzoj apartiĝis ĉirkaŭ la jaro 1916. Ili tamen pluvivis en la sama domo ĝis la morto de Bruce. Eillium fariĝis oficiro de la brita komerca ŝiparo, kaj poste estris esplorŝipon, kiu tute koincide nomiĝis Scotia[15].

Skota Nacia Antarkta Ekspedicio redakti

Kverelo kun Markham redakti

 
Sir Clements Markham

La 15-an de marto 1899 sendis Bruce leteron al Sir Clements Markham, la prezidento de la Reĝa Geografia Societo, en kiu li kandidatiĝis por posteno inter la sciencistaro de la Brita Nacia Antarkta Ekspedicio, kiu tiam estis prepariĝanta. La respondo de Markham estis nur unulinia, neŭtrala atesto de la kandidatiĝo, kaj Bruce ricevis nenion alian dum unu jaro[17]. Oni tiam nerekte konsilis al li denove kandidatiĝi por posteno de scienca asistanto. La 21-an de marto 1900, Bruce rememorigis al Markham, ke li jam kandidatiĝis unu jaron antaŭe, kaj cetere malkaŝis lian personan projekton : "Mi ne malesperas kolekti sufiĉan kapitalon, per kiu mi povus forveturigi duan britan ŝipon"[17]. Nur kelkajn tagojn poste sekvis alia letero, en kiu li raportis, ke la financado de la dua ŝipo estis nun certigita. Li cetere por la unua fojo aludis malkaŝeme al "skota ekspedicio"[17]. Tiu projekto maltrankviligis Markham, kiu respondis iom kolereme : "Tia konduto estos plej malutila al la ekspedicio (…) Dua ŝipo estas tute ne bezonata (…) Mi vere ne scias, kial tiu malica rivaleco komenciĝis"[17]. La stilo uzita de Markham, precipe la moko pri la "malica rivaleco", longdaŭre ofendis Bruce. Li aludis al tiu esprimo en letero de 1917 al sia deputito, Charles Edward Price, kiam Bruce estis ankoraŭ esperanta polusajn medalojn[18]. La skota sciencisto tuj respondis al la letero de Markham, neante iun ajn rivalecon, kaj asertante : "Se miaj amikoj pretas doni al mi monon por plenumi miajn projektojn, mi ne vidas, kial mi devus ne akcepti ĝin (…) Pluraj homoj persiste asertas, ke dua ŝipo estas ege dezirinda"[17]. Ne kvietigita, Markham ree respondis : "Farinte ĉion eblan por trovi postenon por vi [en la Ekspedicio], mi rajtis supozi, ke vi ne tiel agadus - almenaŭ ne sen konsulti min"[17]. Li pluskribis : "Vi kripligos la Nacian Ekspedicion (…) cele al la plenumo de via persona plano"[17].

Bruce respondis tre formale kaj rimarkis, ke la mono kolektita en Skotlando ĉiukaze ne estus irinta al alia scienca projekto. Poste ĉesis letersendado inter la du homoj, ĝis mallonga reakordiĝema noto de Markham en februaro 1901, en kiu legeblas : "Mi nun kapablas konsideri la aferon laŭ via vidpunkto, kaj deziras al vi sukceson"[19]. La supozita bonvolo de Markham tamen ne vere montriĝis dum la skota ekspedicio[20].

Vojaĝo de la Scotia redakti

Vidu ankaŭ : Skota Nacia Antarkta Ekspedicio

 
La Scotia, ankrita ĉe la insulo Laurie, 1903.

Danke al la financa subtenado de la familio Coats, Bruce akiris norvegan balenŝipon, nomitan Hekla, kiun li aliformis en komplete ekipitan antarktan esplorŝipon, kaj kiun li alinomis al Scotia[21]. Li sekve dungis tute skotdevenan ŝipanaron kaj sciencistaron[22]. La Scotia foriris el Troon la 2-an de novembro 1902, kaj ŝipveturis suden, direkte al Antarkto. Bruce intencis starigi vintran bazon ie en la kvaroncirklo de la maro de Weddell, "kiel eble plej proksime al la suda poluso"[23]. La 22-an de februaro 1903 atingis la ŝipo la latitudon 70°25 S, sed ĝi ne kapablis iri pli suden pro glacio[24]. La Scotia devis returniri al la insulo Laurie, en la insularo de la Sudaj Orkadoj, kie la ekspediciuloj travintris. Meteorologia stacio, nomita Omond House, estis starigita tie, konforme al la scienca programo de la vojaĝo[25].

En novembro 1903, la Scotia alvenis al Bonaero por riparado kaj repleniĝo je provizoj. Dum en Argentino, Bruce traktadis kun la registaro akordon, laŭ kiu Omond House fariĝis senhalta meteorologia stacio, sub argentina kontrolo[26]. Ĝi estis renomita stacio Orcadas, kaj plufunkciis ekde tiam[27]. En januaro 1904, la Scotia denove ekiris suden, por esplori la maron de Weddell. La 6-an de marto estis malkovrita nova lando, kiu ŝajne difinis la orientan limon de la maro. Ĝi estis nomita "lando de Coats" fare de Bruce, laŭ la nomo de la ĉefa subtenanto de la ekspedicio[28]. La 14-an de marto, je latitudo 74°01′S kaj pro kreskanta risko de englaciigo, la Scotia revenis norden[29]. La longa returnvojaĝo al Skotlando, post etapo en Kaburbo, estis finfine plenumita la 21-an de julio 1904.

Tiu ekspedicio kolektis grandan aron da animalaj, maraj kaj plantaj specimenoj. Ĝi cetere ebligis detalajn hidrografian, magnetan kaj meteorologian esplorojn. Unu jarcenton post la ekspedicio, oni agnoskis, ke ĝia rezulto "kuŝigis la fondaĵojn de modernaj studoj pri klimata ŝanĝo"[30], kaj ke ĝia eksperimenta laboro evidentigis la gravecon de tiu regiono por la klimato de la tuta mondo[30]. Laŭ la oceanografo Tony Rice, la ekspedicio de Bruce plenumis programon pli kompletan ol tiuj de ĉiuj aliaj antarktaj ekspedicioj ĝis hodiaŭ[31]. La tiutempa akcepto de la ekspedicio estis tamen tre deteniĝema en Britio. Kvankam kelkaj membroj de la brita sciencistaro ja laŭdis la laboron de la Scotia, Bruce nur tre malfacile trovis monon por eldoni la sciencajn rezultojn, kaj akuzis Markham pri tiu manko de nacia agnosko[32].

Post la ekspedicio redakti

Skota Oceanografia Laboratorio redakti

 
D-ro John Murray, frutempa mentoro de Bruce.

La multnombraj specimenoj de Bruce, kolektitaj dum pli ol unu jardeko da arktaj kaj antarktaj vojaĝoj, pli kaj pli bezonis provizoran hejmon. Bruce mem bezonis lokalon, en kiu li povus prepari la detalajn sciencajn raportojn de la Scotia-vojaĝo por eldonado. Li akiris konstruaĵon ĉe la strato Nicolson, en Edinburgo, kie li establis laboratorion kaj muzeon : tiel kreiĝis la Skota Oceanografia Laboratorio. La sciencisto cetere ambiciis, ke tiu laboratorio poste fariĝu la Skota Nacia Oceanografia Instituto. Ĝi estis oficiale inaŭgurita de la princo Alberto la 1-a en 1906[33].

En tiun konstruaĵon enmetis Bruce siajn meteorologiajn kaj oceanografiajn ekipaĵojn, cele al la preparado de estontaj ekspedicioj. Tie li ankaŭ gastigis kolegajn esploristojn, inkluzive de Fridtjof Nansen, Ernest Shackleton kaj Roald Amundsen. Lia ĉefa tasko tamen restis la finpretigo de la sciencaj raportoj de la skota ekspedicio. Malgraŭ longa prokrasto kaj grandega kosto, la raportoj estis progrese eldonitaj inter 1907 kaj 1920, escepte de unu volumo, la propra taglibro de Bruce. Tiu volumo restis neeldonita ĝis 1992, kiam ĝi estis finfine retrovita[33]. Bruce plusendadis multajn leterojn al variaj fakuloj, inkluzive de Joseph Hooker, kiu vojaĝis al Antarkto kune kun James Clark Ross en 1839-43 : al li dediĉis Bruce sia mallonga libro Polar Exploration[33][34].

En 1914 komenciĝis diskutoj pri la akiro de pli daŭra lokalo, ne nur por la kolekto de Bruce sed ankaŭ por la specimenoj kaj biblioteko de la ekspedicio Challenger, pro la morto de D-ro John Murray dum la sama jaro. Bruce proponis, ke nova instituto estu kreita por memorigo pri Murray[35]. Estis rapide ĝenerala interkonsento pri tio, sed la projekto estis interrompita pro la komenco de la Unua mondmilito, kaj sekve ne reaktiviĝis[33][36]. La Skota Oceanografia Laboratorio plufunkciis ĝis la jaro 1919, kiam Bruce pro malsano kaj malforteco devis fermi ĝin kaj disdoni ties kolektaĵojn al la Reĝa Muzeo de Skotlando, al la Reĝa Skota Geografia Societo kaj al la universitato de Edinburgo[33].

Pliaj antarktaj planoj redakti

La 17-an de marto 1910, Bruce prezentis proponon al la Reĝa Skota Geografia Societo (RSGS) pri nova skota ekspedicio al Antarkto. Li projektis travintradon de kelkaj ekspediciuloj en aŭ proksime al la lando de Coats, dum la aliaj restus sur la ŝipo direkte al la maro de Ross, je la alia flanko de la kontinento. Dum la dua sezono, la grupo restinta en la lando de Coats entreprenus surpiedan marŝadon tra la kontinento kaj tra la suda poluso, dum la ŝipo de la maro de Ross irus suden por renkonti kaj asisti ilin. La ekspedicio cetere plenumus vastan oceanografian kaj aliajn sciencajn esploradojn. Bruce taksis, ke la kosto de tiu projekto estus entute £50 000 (t.e. proksimume £3.5 milionoj laŭ 2008-valuto)[37][38].

Ne nur la RSGS subtenis tiun proponon, sed ankaŭ la Reĝa Societo de Edinburgo, la universitato de Edinburgo kaj pluraj aliaj skotaj organizaĵoj[37]. La periodo tamen estis maltaŭga : la Reĝa Geografia Societo de Londono estis plene okupita pri la ekspedicio Terra Nova de Robert Falcon Scott, kaj ne interesiĝis pri la plano de Bruce. Neniu riĉa kaj bonfara mecenato proponis sin, kaj la persista, intensa petado ĉe la registaro pri financa subtenado malsukcesis[37]. Bruce denove suspektis, ke liaj penoj estis kontraŭitaj de la maljuna sed ankoraŭ influa Clements Markham[37]. Finfine akceptante la neeblecon de sia entrepreno, Bruce proponis siajn malavarajn subtenadon kaj konsilojn al Ernest Shackleton, kiu en 1913 anoncis siajn planojn, kompareblajn kun tiuj de Bruce, pri la estonta Imperia Transantarkta Ekspedicio[39]. Shackleton ne nur ricevis £10 000 el la registaro, sed ankaŭ kolektis multan monon el privataj fontoj, inkluzive de £24 000 el la skota entreprenisto James Key Caird el Dundee.

La ekspedicio de Shackleton estis epopea aventuro, sed tute malsukcesis koncerne sian ĉefan celon de transkontinenta marŝado. Bruce ne estis konsultita de la Shackleton-savkomitato pri la savo de la ekspedicio, kiam ĝi iĝis minacita en 1916. Li skribis : "Min, mi supozas, ĉar mi estas norde de la rivero Tweed, ili kredas mortintan"[40].

Skota Spicberga Sindikato redakti

 
Mapo de la spicberga insularo (hodiaŭ nomata Svalbardo). Videblas la insuloj Prins Karls Forland, Barentsøya kaj Edgeøya.

Dum liaj vizitoj al Spicbergo kun la princo Alberto en 1898 kaj 1899, Bruce detektis karbon, gipson kaj eĉ eble petrolon. Somere de la jaroj 1906 kaj 1907, li denove akompanis la princon al la insularo, cele al la esplorado kaj mapigo de la insulo Prins Karls Forland, ankoraŭ nevizitita dum la antaŭaj vojaĝoj. Tie malkovris Bruce pliajn fontojn de karbo, kaj indicojn pri la ĉeesto de fero[41]. Surbaze de tiu malkovro, Bruce fondis minadkompanion, la Skotan Spicbergan Sindikaton, en julio 1909[42].

Tiutempe, Spicbergo laŭ internacia juro estis rigardita kiel terra nullius : oni tial ĝuis la rajton minadi kaj ekstrakti metalon simple per la registrigo de postulo[42]. La sindikato de Bruce registrigis postulojn, interalie por Prins Karls Forland, sed ankaŭ por la insuloj Barentsøya kaj Edgeøya[43]. Sumo de £4 000 (spite al origina celo de £6 000) estis rezervita por financi detalan serĉfosadan ekspedicion dum la somero de 1909, en registrita ŝipo kun kompleta sciencistaro. La rezultoj montriĝis "senrevigaj"[42], kvankam la vojaĝo necesigis preskaŭ la tutan kapitalon de la sindikato.

Bruce pagis du pliajn vizitojn al Spicbergo, en 1912 kaj 1914, sed la komenco de la Unua mondmilito provizore malebligis plian esploradon[42]. Komence de 1919, la malnova sindikato estis anstataŭita de pli granda, pli bone financita kompanio. Bruce tiam precipe esperis la malkovron de petrolo : sciencaj ekspedicioj en 1919 kaj 1920 ne evidentigis la ĉeeston de tiu substanco, sed konfirmis ke Spicbergo entenis signifajn fontojn da karbo kaj fero[41]. Bruce poste fariĝis tro malsana por pludediĉi sin al sia entrepreno. La nova kompanio uzadis la plej grandan parton de sia kapitalo por tiuj minekspedicioj : kvankam ĝi pluekzistis pere de variaj proprietuloj ĝis la jaro 1952, ĝi ŝajne neniam plenumis profitdonajn minadojn. Ĝiaj bienoj kaj terenoj estis finfine akiritaj de rivala firmao[44].

Maljunaĝo redakti

Neatingebla polusa medalo redakti

Bruce dum sia vivo ricevis multajn premiojn : la ora medalo de la Reĝa Skota Geografia Societo en 1904, la patronmedalo de la Reĝa Geografia Societo en 1910, la premio Neill kaj la medalo de la Reĝa Societo de Edinburgo en 1913, kaj finfine la medalo Livingstone de la Usona Geografia Societo en 1920. Li ankaŭ ricevis honoran doktoran diplomon el la universitato de Aberdeen[45]. Lin tamen neniam trafis la precipe prestiĝa polusa medalo, konsentita de la brita reĝo post rekomendo de la Reĝa Geografia Societo. Kvankam la medalo estis atribuita al la membroj de ĉiuj aliaj ekspedicioj de Britio aŭ de la Komunumo de Nacioj al Antarkto komence de la 20-a jarcento, la SNAE restis la nura escepto. La medalo por Bruce estis detenita[46].

Bruce kaj liaj amikoj akuzis Clements Markham pri tiu forgeso[32]. La afero estis insiste kaj ree pridiskutita kun multaj influaj personoj, sed sensukcese. Robert Rudmose Brown, kronikisto de la vojaĝo de la Scotia kaj poste biografisto de Bruce, sendis en 1913 al la prezidento de la Reĝa Skota Geografia Societo leteron : tia neglektemo estis laŭ li "ofendo al Skotlando kaj al skota laboro"[47]. Bruce skribis en marto 1915 al la prezidento de la Reĝa Societo de Edinburgo, kiu konsentis en sia respondo, ke "Markham multe responsis pri tio"[47]. Post la morto de Markham en 1916, Bruce sendis longan leteron al sia loka parlamentano, Charles Price, detalante la malicon de Markham al si kaj al la skota ekspedicio. La letero finiĝas per sentema alvoko en la nomo de liaj malnovaj kamaradoj : "Robertson [estro de la Scotia] estas mortanta sen sia multe meritita blanka rubando ! La subŝipestro estas mortinta !! La ĉefinĝeniero estas mortinta !!! Ĉiuj estis inter la plej bonaj homoj, kiuj iam partoprenis iun ajn polusan ekspedicion, kaj ili tamen ne ricevis la blankan rubonon"[47]. Nenio nova sekvis tiun plendon.

Preskaŭ unu jarcenton poste, la afero estis denove pridiskutita de la Skota Parlamento. La 4-an de novembro 2002, la parlamentano Michael Russell proponis tekston rilate al la centjariĝo de la SNAE, en kiu legeblis la jena konkludo : "La Polusmedala Konsilkomitato devus rekomendi postmortan atribuon de la Polusa Medalo al D-ro William Speirs Bruce, kiel agnosko de lia eminenta rolo por polusa scienca esplorado de la frua 20-a jarcento"[48]. Malgraŭ tiu propono, neniu premio estis atribuita ĝis hodiaŭ.

Lastaj jaroj redakti

Post la komenco de la Unua mondmilito en 1914, provizore haltiĝis la minadprojektoj de Bruce. Li provis kandidatiĝi por la Royal Navy, sed malsukcesis ricevi rendevuon. En 1915, li akceptis postenon kiel direktoro kaj administranto de balenkapta kompanio en la Sejĉeloj. Li restis tie dum kvar monatoj, sed la afero rapide fiaskis[49]. Post kiam li revenis al Britio, li finfine trovis malgravan postenon por la Royal Navy[49].

Bruce sekve pluklopodis por pli bona agnosko de sia antaŭa laboro, emfazante la diferencon de konsidero inter la SNAE kaj anglaj ekspedicioj[50]. Kiam finiĝis la milito, li provis revigligi siajn antaŭajn interesojn, sed lia sano estis difektiĝanta, tiel ke li devis fermi sian laboratorion. Li partoprenis la vojaĝon de 1920 al Spicbergo kiel simpla konsilisto, kaj ne rajtis pli detale partopreni sciencajn esploradojn. Kiam li revenis, li estis izologita en la edinburgan flegejon Royal Infirmary, kaj poste en la malsanulejon Liberton, kie li mortis la 28-an de oktobro 1921[49]. Konforme al sia deziro, li estis kremaciita, kaj la cindroj estis transportitaj al Sud-Georgio, kie oni disĵetis ilin en la Sudan Oceanon[49]. Malgraŭ ŝanĝeblaj rentoj dum lia vivo, liaj havaĵoj estis taksitaj je £7 000 (t.e. almenaŭ £220 000 laŭ 2008-valuto)[15][38].

Postmorta influo redakti

Post la morto de Bruce, lia longdaŭra amiko kaj kolego Robert Rudmose Brown skribis, en letero al la patro de Bruce : "Lia nomo eterne viciĝos inter la plej grandaj esploristoj de la mondoj, kaj inter la martiroj de malegoista scienca sindonemo"[51]. La biografio fare de Rudmose Brown estis eldonita en 1923, kaj dum la sama jaro, komitato da edinburgaj kleraj societoj kunfondis la Bruce Memorial Prize, premion por junaj polusaj sciencistoj[45]. Poste, kvankam sciencistoj daŭre konis kaj respektis lian nomon, la ĝenerala publiko progrese forgesis William Speirs Bruce. Li estis kelkfoje menciita en libroj pri polusa historio aŭ en biografioj pri gravaj esploristoj kiel Scott aŭ Shackleton, ofte laŭ mallaŭda kaj malakurata maniero.

 
Famkonata foto el la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio : sakŝalmisto Gilbert Kerr kune kun pingveno, fotita de Bruce.

Komence de la 21-a jarcento tamen ree okazis taksado de la laboro de Bruce. Por tio certe helpis la centjariĝo de la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio, sed ankaŭ la revigligo de skota nacia identeco. Ekspedicio en 2003, en la moderna esplorŝipo Scotia, uzadis informojn kolektitajn de Bruce kiel bazon por ekzameni klimatan ŝanĝon en Sud-Georgio. La ekspediciuloj, post sia laboro, antaŭkonjektis "tragikan konkludon" koncerne mondan varmiĝon, kaj konsideris sian kontribuon kiel "taŭga tributo al la forgesita polusa heroo de Britio, William Speirs Bruce"[30]. Nova biografisto, Peter Speak, asertis en 2003, ke la SNAE klare estis "la plej kostefika, zorgeme planita scienca ekspedicio de la antarkta heroa epoko"[31].

La sama aŭtoro provis analizi, kial la klopodoj de Bruce por reorganizi ekspedicion malsukcesis tiel komplete. Li sugestis, ke tio eble devenis de lia timida kaj solema personeco[31], sed ankaŭ de lia fervora skota naciismo[52]. Al Bruce ŝajne mankis talento pri interpersonaj rilatoj aŭ por reklamacii lian propran laboron, male de Scott kaj Shackleton[31]. Li, laŭ vivdaŭra amiko, estis "tiel ofendiĝema kiel skota kardo"[31]. Li kelkfoje kondutis iom sentakte, ekzemple kun Jackson pri la afero de la specimenoj alportitaj el la lando Francisko Jozefo, aŭ aliokaze kun la Reĝa Geografia Societo pri malgrava monafero[47]. El Sir Clements Markham li faris longdaŭran kaj potencan malamikon, kies influo ŝanĝis opiniojn pri Bruce en Londono eĉ multajn jarojn post ilia origina kverelo.

Koncerne naciismon, Bruce deziris, ke Skotlando estu strikte egala al Anglio, en federacia Britio kore de la brita imperio[31]. Lia nacia fiereco estis fortega : en skiznoto por sia libro The Vojage of the Scotia, li skribis : "Dum 'Scienco' estis la talismano de la ekspedicio, 'Skotlando' estis enblazonigita sur ĝia flago"[53]. Tiu insistemo pri la skota propreco de ĉiuj liaj entreprenoj ja povis agaci tiujn, kiujn ne samopiniis kun li[54]. Li tamen akiris la respekton kaj sindediĉon de tiuj, kiujn li estris, kaj de tiuj, kiuj plej longe konis lin. John Arthur Thomson, kiu renkontis lin jam en Granton, skribis la jenon pri li okaze de recenzo de la biografio fare de Rudmose Brown en 1923 : "Ni neniam aŭdis lin grumbli pri li mem, kvankam li ne estis cedema, kiam oni kondutis maljuste aŭ ofendis liajn kunulojn, kolegojn, laboratorion aŭ Skotlandon. Oni tiam ekvidis la vulkanon, kiun lia ĝentila personeco kutime dormigis"[55].

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Speak, pĝj. 21–23 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_21–23" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. 2,0 2,1 2,2 Speak, pĝj. 24–25 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_24–25" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  3. 3,0 3,1 3,2 Speak, pĝj. 28–30 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_28–31" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. Speak, pĝ. 33
  5. Letero al H. R. Mill, 31-a de majo 1893, citita de Speak, pĝ. 34
  6. 6,0 6,1 Leteroj al "Secretaries of the Royal Geographical Society", citita de Speak, pĝj. 34–35
  7. Letero al H. R. Mill, junio 1893, citita de Speak, pĝ. 36
  8. 8,0 8,1 Speak, pĝj. 38–40 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_38–40" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  9. 9,0 9,1 Speak, pĝj. 41–45 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_41–45" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  10. 10,0 10,1 Fleming, pĝj. 261–62 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Fleming_261–62" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  11. Fleming. pĝj. 261–62
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 Speak, pĝj. 49–51 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_49–51" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 Speak, pĝj. 52–57 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_52–57" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  14. "Scotland and the Antarctic, Section 5: Voyage of the Scotia". Glasgow Digital Library.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Speak, pĝ. 60 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_59–63" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  16. "William Speirs Bruce 1867-1921" Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine. Gazetteer for Scotland.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 Speak, pĝj. 69–74 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_69–74" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  18. Vidu Speak, pĝj. 129–31
  19. Speak, pĝ. 75
  20. Vidu Speak, pĝ. 75 and pĝ. 122
  21. Rudmose Brown et al. pĝj. 6–7
  22. Por kompleta listo de la ekspediciaro, vidu Speak, pĝj. 67–68
  23. Speak, pĝ. 79.
  24. Rudmose Brown et al. pĝ. 33
  25. Rudmose Brown et al., pĝj. 56–65
  26. Rudmose Brown et al., pĝ. 98
  27. Speak, pĝj. 85–86
  28. Rudmose Brown et al., pĝ. 121
  29. Rudmose Brown et al., pĝ. 122
  30. 30,0 30,1 30,2 Collingridge, Vanessa (2003-05-09). "Diary of Climate Change". www.bbc.co.uk.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 31,5 Speak, pĝj. 14–16 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_14–16" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  32. 32,0 32,1 Speak, pĝ. 96
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 33,4 Speak, pĝj. 97–101 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_97–101" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  34. Polar Exploration, pub. Williams and Norgate, London 1911
  35. "Scotland and the Antarctic, Section 7: The legacy of Bruce". Glasgow Digital Library.
  36. Swinney, G. N. (2002-09-12). "William Speirs Bruce, Scotland, polar meteorology and oceanography". Museum of the World Ocean Congress. www.vitiaz.ru.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 Speak, pĝj. 118–23 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_118–23" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  38. 38,0 38,1 "Measuring Worth". Institute for the Measurement of Worth.
  39. Huntford, pĝ. 367
  40. Speak, pĝj. 124–25
  41. 41,0 41,1 "Scotland and the Antarctic, Section 6: After the Scotia expedition". Glasgow Digital Library.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 Speak, pĝj. 104–07 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_104–07" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  43. Vidu mapon en Speak pĝ. 110
  44. Speak, pĝ. 117
  45. 45,0 45,1 Speak, pĝ. 138
  46. Speak, pĝ. 108
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 Speak, pĝj. 128–31 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_128–31" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  48. "Scottish Parliament Business Bulletin No. 156/2002". Arkivigite je 2011-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Scottish Parliament.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 Speak, pĝj. 131–34 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Speak_131–34" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  50. Speak, pĝj. 125–26
  51. Speak, pĝ. 135
  52. Speak, pĝ. 8
  53. Rudmose Brown et al., pĝ. xiii
  54. Speak, pĝ. 97 and pĝ. 131
  55. Speak, pĝ. 59

Bibliografio redakti

  • Collingridge, Vanessa (2003-05-09). "Diary of Climate Change". www.bbc.co.uk.
  • Fleming, Fergus: Ninety Degrees North Granta Books, London 2001 ISBN 1-86207-449-6
  • Huntford, Roland: Shackleton Hodder & Stoughton, London 1985 ISBN 0-340-25007-0
  • "Measuring Worth". Institute for the Measurement of Worth.
  • Rudmose Brown, R. N.; Mossman, R. C.; Harvey Pirie, J. H.: The Voyage of the Scotia Mercat Press Ltd, Edinburgh 2002 ISBN 1-84183-044-5
  • Speak, Peter: William Speirs Bruce NMS Publishing, Edinburgh 2003 ISBN 1-901663-71-X
  • Swinney, G. N. (2002-09-12). "William Speirs Bruce, Scotland, polar meteorology and oceanography". Museum of the World Ocean Congress. www.vitiaz.ru.
  • "Scotland and the Antarctic, Section 5: Voyage of the Scotia". Glasgow Digital Library.
  • "Scotland and the Antarctic, Section 6: After the Scotia expedition". Glasgow Digital Library.
  • "Scotland and the Antarctic, Section 7: The legacy of Bruce". Glasgow Digital Library.
  • "Scottish Parliament Business Bulletin 156/2002 Section F". Scottish Parliament (2002-11-04).
  • "William Speirs Bruce 1867-1921". Gazetteer for Scotland.

Eksteraj ligiloj redakti