Willow Weep for Me

Willow Weep for Me estas komponaĵo de Ann Ronell (muziko kaj teksto) el la jaro 1932.

Willow Weep for Me estas svingo balado, havas 32 taktojn laŭ la kantoformo AABA en malrapida tempo. Ĝi estis omaĝo por George Gershwin. La unua registraĵo devenis de Irene Taylor kun la orkestro de Paul Whiteman (1932). Ĝi estis ankaŭ kantata en la filmo Love Happy de Fratoj Marx el 1949.

Gravaj sonregistraĵoj redakti

  • Ella FitzgeraldHello, Love (1960)
  • Wes Montgomery – Willow Weep for Me (1969)
  • Frank SinatraFrank Sinatra Sings for Only the Lonely (1958)

Literaturo kaj fonto redakti

  • Carlo Bohländer, Karl-Heinz Holler & Christian Pfarr: Reclams Jazzführer; Reclam, Stutgarto, 1990