Wilson CARLILE (naskiĝis 1847– mortis 1942) estis brito kiu fondis la Eklezian Armeon (angle: Church Army) - organizaĵo pri sociaj kaj religiaj aferoj kaj parto de la anglikana eklezio.

Carlile naskiĝis en Brixton en suda Londono kaj pasigis siajn fruajn jarojn en komercaj aferoj. En 1880 li iĝis pastro de la anglikana eklezio. Du jaroj poste en 1882 li fondis la Eklezian Armeon.

Lia ĉefa intereso estis helpi malriĉulojn kaj krimulojn. Tial li laboris en la kvartalaĉoj de la urbegoj.

Li tuj ricevis helpon de multaj volontuloj kiujn li instruis pri sia laboro. Ĉi tiuj helpantoj estas konataj hodiaŭ kiel kapitanoj kaj fratinoj. Anoj portas grizan uniformon.

La movado disvastiĝis al ĉiuj urbegoj de Anglio. En 1926 Carlile vojaĝis al Usono por fondi la Eklezian Armeon tie. Nuntempe la organizaĵo troviĝas en diversaj landoj ekz, Kanado, Aŭstralio, Novzelando, Danio, Kenjo, Jamajko.