Wine

libera realigo de Windows API por UNIX-similaj operaciumoj

Wine ([waɪn], esperante voĉlegu /vajn/) estas libera realigo de Aplikprograma interfaco (API) de Vindozo por Unikso-similaj operaciumoj uzante X kaj OpenGL. Ĝi ebligas rulon de multaj vindozaj programoj en tiuj sistemoj kaj faciligas transmigron de Vindozo. Ĝi funkcias ĉe Linukso, *BSD kaj Solaris, ankaŭ ekzistas neoficialaj portaĵoj al aliaj POSIX-kongruaj operaciumoj kiaj Mac OS X, AIX, HP-Ux ktp. Ĝi estas portaĵo de API, sed ne imitilo de komputilo, kiel qemuVMware.

Wine
logotipo
Agordaro de Wine
Agordaro de Wine
Agordaroj de Wine
Aŭtoro Alexandre Julliard
Programisto Teamo de Wine
Lasta stabila versio 2.0
(24-a de julio 2017)
Lasta testa versio 2.4
(17-a de marto 2017)
Operaciumo UNIX-similaj
Programlingvo C
Lingvo(j) 44 lingvoj
Evoluigstato C
Permesilo LGPL
Retejo https://www.winehq.org/
vdr

La nomo redakti

Komence la nomo “Wine” aperis kiel mallongigo de la angla esprimo “Windows Emulator” (kiel atestas la malnova WINE FAQ) — kaj ĝi jes estas imitilo. Tamen ĝi imitas nur la interfacon API kaj la rultempan medion, ne maŝinkomandojn kaj procesoron. Probable por eviti la ideon pri tiu alispeca imitado kaj interpretado (kaj la malĝustan impreson pri malrapideco, kiun sugestas tia miskompreno), la sencon de la nomo oni redifinis kiel rikuran siglon de Wine Is Not an Emulator, "Wine ne estas imitilo".

Vidu ankaŭ redakti