Winifred Wagner (naskiginta la 23-an de junio 1897 en Hastings, Anglujo kiel Winifred Marjorie Williams; mortinta la 5-an de marto 1980 en Überlingen) estis bofilino de Richard Wagner (naskiĝinta nur post ties morto). Ŝi, fervora nazio kaj amikiĝinta kun Adolf Hitler, fariĝis post la morto de sia edzo Siegfried Wagner en la jaro 1930 estro de la festivalo de Bayreuth ĝis 1944.

Winifred Wagner
Persona informo
Winifred Wagner
Naskiĝo 23-an de junio 1897 (1897-06-23)
en Hastings
Morto 5-an de marto 1980 (1980-03-05) (82-jaraĝa)
en Überlingen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Edz(in)o Siegfried Wagner vd
Infanoj Wolfgang WagnerWieland Wagner • Friedelind Wagner • Verena Wagner Lafferentz vd
Profesio
Okupo komponistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Winifred Wagner estis la ununura filino de la angla ĵurnalisto John Williams kaj ties edzino Emily Florence Karop. Post la frua morto de siaj gepatroj ŝin adoptis la geedzoj Klindworth. Ŝia adoptopatro Karl Klindworth, ĉe kiu ŝi vivis en la reformkolonio kaj fruktokultiva kooperativo Eden ĉe Berlino, kontaktigis ŝin kun familio Wagner. Klindworth mem estis fervora ano de Richard Wagner kaj verkis pianopartiturojn por multaj el liaj verkoj .

En la aĝo de 18 jaroj ŝi geedziĝis la 22-an de septembro 1915 kun la filo de Richard Wagner naskiginta en 1869, Siegfried Wagner. El la geedzeco devenis kvar gefiloj:

  • Wieland (1917–1966)
  • Friedelind (1918–1991)
  • Wolfgang (1919–2010)
  • Verena (* 1920)

Frua aktiveco en la NSDAP redakti

Winifred Wagner estis intima persona amikino de Adolf Hitler, kun kiu ŝi konatiĝis en 1923 mallonge post la Germana Tago en Bayreuth kaj kiun ŝi enkondukis en la familion.[1] Post la fiaskinta dem gescheiterten puĉo de Hitler kaj Ludendorff kaj la aresto de Hitler en la malliberejo Landsberg ŝi korespondis kun Hitler kaj sendis al li poŝtpakaĵetojn. De ŝi Hitler ricevis ĉion, „kion povus bezoni supozata geniulo“, interalie „grandan kvanton da skribmaŝina papero“ kaj akcesoraĵoj, kio ebligis al li, komenci la verkadon de sia kontraŭjuda libro Mein Kampf.[2] Ekde 1925 ŝi kaj Hitler ci-diris reciproke.[1] Januaron de 1926 ŝi anigis al NSDAP (membronumero: 29.349)[1] kaj partorpenis en julio la partikongreson en Vajmaro. Josef Goebbels juĝis la 8-an de majo 1926 en sia taglibron pri Winifred Wagner: „Rasa virino. Tiel ili ĉiuj devus esti. Kaj fanatike ĉe nia flanko.[3]

La 19-an de decembro 1928 si apartenis al la subskribintoj de la fondomanifesto de la Kampfbund für deutsche Kultur [Batalligo por Germana Kulturo].[1]

Direktado de la festivaloj je Bayreuth redakti

Post la morto de Siegfried Wagner la 4-an de aŭgusto 1930 Winifred transprenis kiel lia vidvino la direktadon de la festivaloj je Bayreuth, kiujn si formis dum la sekvaj jaroj al centra nazia kultejo. Arta direktisto estis la intendanto de la Berlina Ŝtatopero, Heinz Tietjen.

Ekde 1933 Hitler estis daŭra gasto de la festivaloj.[1] Ekde 1936 ĝis sia lasta vizito de Bayreuth en 1940 li loĝis dum la festivala tempospaco en la Siegfried-Wagner-Domo, alkonstruaĵo ĉe Vilao Wahnfried, uzata kiel gastodomo.

Ĝis la fermado de ĉiuj germanaj teatroj kaj la lasta festivalo en 1944 oni okazigis laŭ ordono de Hitler militajn festivalojn por propagandaj celoj; la publiko konsistis plejparte el vunditaj soldatoj, por kies alveturigo zorgis la organizo Kraft durch Freude.

Ankoraŭ la 16-an de oktobro 1944, kiam la malvenko jam estis antaŭvidebla, Winifred Wagner publike konfesis sian fidelecon al Hitler, skribante: „... li estas suprenkreskinta en la heroan, estas nia gvidanto tra nokto al la lumo.[4]

Postmilita epoko redakti

En la sennaziiga proceso ŝi estis klasifikata la 8-an de decembro 1948 dum apelacia juĝdebato kiel malplikulpulo en la grupon 3 kaj devis i.a. pagi 6000 DM en la kontribucian fonduson. Per ĉi tiu juĝo ŝi restis plue ununura heredanto de la Vagnera familio-psodaĵo, al kiu ankaŭ apartenis la festivalejo. La 21-an de januaro 1949 ŝi deklaris per kontrakto la rezignon pri la estrado de la festivalo. Ŝi transdonis la festivalan direktadon al siaj filoj Wieland kaj Wolfgang kaj retiriĝis plejparte el la publika vivo. Kiel antaŭa heredinto de sia edzo ŝi restis tamen ĝis la fondado de la Richard-Wagner-Fondaĵo en 1973 formaljure posedanto de la festivalejo. La 1-an de septembro 1950 ŝi eĉ estis klasifikata en la grupon de la kunagantoj sen vera konvinko (plenumo de la leĝo pri la fino de la politika liberiĝo de la 27-a de julio 1950).

Ankaŭ pli malfrue al la amikaro de Winifred Wagner apartenis iamaj membroj de la NSDAP kiel Gerdy Troost, Karl Kaufmann, Will Vesper, Hans Severus Ziegler, Ilse Heß kaj la angla faŝisto Oswald Mosley.[1]

 
Tombo de Winifred Wagner sur la urba tombejo en Bayreuth

En 1975 ŝi donis al filmproduktanto Hans-Jürgen Syberberg filman intervjuon, kiu aperis sub la titolo Winifred Wagner und die Geschichte des Hauses Wahnfried 1914–1975 [Winifred Wagner kaj la historio de la Domo Wahnfried 1914–1975] kiel kvinhora dokumenta filmo. En tiu ŝi montriĝis kiel solida amikino de Hitlers kaj sin konfesis publike por li: „Nu, se hodiaŭ Hitler ĉi tie envenus tra la pordo, mi estus same tiel tiel tiel tiel gaja kaj tiel tiel feliĉa, vidi lin ĉi tie, kiel ĉiam...[5]

Ĉiun kritikan rigardmanieron kontraŭ la diktatoro ŝi rifuzis kaj translasis tion al la historiistoj. Ŝi male rigardis en Adolf Hitler la amikon de la familio Wagner kaj ĉefe la admiranton de la majstro (Richard Wagner).

Post kiam tiu ĉi kaj aliaj esprimiĝoj estis diskonataj, festivalestro Wolfgang Wagner denove malpermesis al ŝi, viziti la festivalon kaj la festivalejon.[1]

Winifred Wagner mortis la 5-an de marto 1980 en la malsanulejo de Überlingen. Ŝi estis entombigita apud sia edzo en la familia tombo sur la urba tombejo en Bayreuth.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945, S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, p. 638.
  2. Bernd Mayer: Bayreuth - Die letzten 50 Jahre, p. 30
  3. Citaĵo ĉe Ernst Klee, Kulturlexikon p. 638.
  4. Citaĵo ĉe Ernst Klee, Kulturlexikon p. 638.
  5. citita laŭ http://www.syberberg.de/Syberberg3/Alltag_2001/Mai/ZDF/zdf.html

Literaturo redakti

  • Peter P. Pachl: Siegfried Wagner. Genie im Schatten. Munkeno 1988 (1994), ISBN 3-7844-2497-X
  • Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth. Piper, Munkeno 2002, ISBN 3-492-23976-5
  • Gottfried Wagner: Wer nicht mit dem Wolf heult. Kiepenheuer & Witsch, Kolonjo 1997, ISBN 3-462-02622-4
  • Anna Maria Sigmund: Die Frauen der Nazis, Teil II
  • Oliver Hilmes: Cosimas Kinder. Triumph und Tragödie der Wagner-Dynastie. Siedler Verlag, Munkeno 2009, ISBN 978-3-88680-899-1.

Filma/vidbenda dokumentaĵo redakti

  • Hans Jürgen Syberberg: Winifred Wagner und die Geschichte des Hauses Wahnfried 1914-1975 2 VHS-vidbendaj kasedoj, kune 300 minutoj ludodaŭro, nigra-blanka. Berlino: Alexander Verlag, ISBN 3-923854-85-4. Ankaŭ aperinta kiel lumdiskego, ĉe: Syberberg Filmproduktion, Munkeno, 2006.

Eksteraj ligiloj redakti