Winkel (Zuriko)

komunumo de Svislando

Winkel estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3775 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Winkel konsistas el la tri municipoj Winkel, Seeb kaj Rüti.

Winkel
Blazono de Winkel ZH
Winkel
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 29' N, 8° 33' E
Nombro de loĝantoj 3775
Areo 8,16 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 8185
Komunumkodo 0072
Mapo de Bowil
vdr

Geografio redakti

 
Komunuma domo

Winkel situas en la Zurika Unterlando rekte norde de la Flughaveno Zuriko. Sur la komunuma teritorio iam troviĝis lageto, kiu devis malaperi pro la konstruado de la norda kurvojo de la flughaveno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordokcidento al Bachenbülach, en nordo al Bülach, en nordoriento al Embrach, en sudoriento al Lufingen, en sudo al Kloten, en sudokcidento al Rümlang, kaj en okcidento al Oberglatt.

Trafiko redakti

De Winkel per poŝtaŭtobusoj, kiuj estas integritaj en la reton de la Zurika Trafik-Unio oni povas atingi facile la Flughavenon Zurikon kaj la distriktĉefurbon Bülach.

Historio redakti

Sur la teritorio de la municipo Seeb troviĝas restaĵoj de romia setlejo el la 1-a2-a jarcento, kiu ankoraŭ hodiaŭ viziteblas. La unua dokumenta mencio de Winkel datas tamen nur el 1044.

Eksteraj ligiloj redakti