Wittinsburg

komunumo de Svislando

Wittinsburg estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 422 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Wittinsburg
Blazono de WITTINSBURG
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 25′ 38″ N 7° 50′ 34″ O / 47.42722 °N, 7.84278 °O / 47.42722; 7.84278 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 38″ N 7° 50′ 34″ O / 47.42722 °N, 7.84278 °O / 47.42722; 7.84278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 422
Areo 3,21 km²
Alteco 573 m super marnivelo
Poŝtkodo 4443
Komunumkodo 2867
Mapo de Wittinsburg
vdr

Geografio redakti

Wittinsburg situas ĉe la okcidenta flanko de la valo de Homburg. La rivereto Homburgerbach, alfluanto de Ergolz, formas ĝian okcidentan limon. La kerno de la vilaĝo situas en plata kaldrono inter la valoj de Homburg kaj Diegten.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wittinsburg limas en nordo al Diepflingen, en nordoriento al Gelterkinden, en oriento al Rümlingen, en sudoriento al Buckten, en sudo al Känerkinden, en sudokcidento al Diegten, en okcidento al Tenniken, kaj en nordokcidento en unu punkto al Thürnen.

Trafiko redakti

La komunumo Wittinsburg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio 108 al Sissach.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wittinsburg datiĝas el la jaro 1358 kiel Witerberg.

Wittinsburg apartenis en mezepoko al la senjorujo Homburg, kiu en la jaro 1305 fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo. La episkopo vendis la senjorujon en la jaro 1400 al la urbo. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo restis parto de la voktejo Homburg, kaj tiam fariĝis parto de la distrikto Sissach. Kun la distrikto Sissach la vilaĝo post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti