Wolf Messing (naskiĝinta la 10-an de septembro 1899 en Góra Kalwaria, mortinta la 8-an de novembro 1974 en Moskvo) – pola kaj soveta klarvidanto juddevena kun telepatiaj kapabloj.

Wolf Messing
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1899 (1899-09-10)
en Góra Kalwaria
Morto 8-an de novembro 1974 (1974-11-08) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vostryakovo Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia ImperioSovetunio
Subskribo Wolf Messing
Okupo
Okupo hipnotisto • mentalist • illusionist • cirkisto
vdr

Vivo redakti

Wolf Messing naskiĝis en malriĉa juda familio (unusola senduba fakto de lia vivpriskribo). Infanaĝon pasigis en migrantaj tra Pollando cirkoj, kie regule partoprenis kiel hipnotisto. En 1921 revenis al Pollando kaj soldatservis. Post eksplodo de la dua mondmilito fuĝis al Sovetunio, kie restis. Fine de la vivo verkis kaj eldonis memoraĵojn; plimulto da tieaj informoj ne trovis konfirmon en arkivaj esploroj. Entombigita apud sia edzino en la nekropolo de sud-okcidenta Moskvo.

Wolf Messing pri si mem redakti

Lia kreskiĝanta famo jam infanaĝe altiris atenton de Albert Einstein. La fizikisto invitis Messing al sia domo, kune kun konata psikanalizisto Sigmund Freud. Ambaŭ sciencistoj faris siajn eksperimentojn. Krom ili li renkontis en sia vivo plurajn famulojn, ekz. Mohandas Karamchand Gandhi – en 1927.

En okupata Varsovio, kie restis, aperis hitleraj flugfolioj informantaj ke lia kapto estas premiata de 200 000 germanaj markoj. Germanoj ne forgesis, ke en 1937 li publike anoncis, ke se Hitler atakos Sovetunion, Nazia Germanio malvenkos en la milito. En Sovetunio kontaktiĝis same kun Josif Stalin, kiel kun ĉefoj de NKVD kaj aliaj politikistoj, kio kaŭzis problemajn situaciojn, sed li neniam estis sendita al gulagomalliberejo.

Messing en filmo redakti

Laŭ biografio de W. Messing germana reĝisoro Leander Haußmann surbendigis en 2011 komedion Hotel Lux.

Bibliografio redakti

  • Paul Stonehill, "Fate Magazine", aŭgusto 2006
  • Viktor Suvorov, Elekto kiel "Rudolf Messer", 1997, AiB
  • Topsy Küppers, Wolf Messing – Hellseher und Magier, Langen/Müller, Munkeno 2002, ​ISBN 3-7844-2880-0

Eksteraj ligiloj redakti