Wolfgang Ambros

aŭstra kantisto

Wolfgang AMBROS [VOLFgang AMbros] (naskiĝinta la 19-an de marto 1952 en Wolfsgraben, Malsupra Aŭstrio) estas aŭstra kantaŭtoro kaj rok/pop-muzikisto.

Wolfgang Ambros
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1952 (1952-03-19) (72-jaraĝa)
en Wolfsgraben
Lingvoj germana
Loĝloko Waidring
Ŝtataneco Aŭstrio
Infanoj 3
Okupo
Okupo kantaŭtorokomponisto
TTT
Retejo http://www.wolfgangambros.at
vdr

1971 li unue fuoris kun sia socikritika muzikaĵo Da Hofa, kantita en viena dialekto ([da HOfa], altgermane Der Hofer, La Hofer - Hofer estas kutima germandevena familia nomo). En la stilo de Ödön von Horváth la teksto rakontas pri la trovigo de ĉekomence nekonata mortigito en loĝdom-bloko sociala. Estas sarkasme priskribite kiel la teruro de la najbaroj ŝanĝiĝas al linĉemo ("Ja murdis Hofer, de la 20-a domo, li ja aspektadas suspekta"). Nur la domzorgistino klarigas, ke la kadavro certe estas Hofer mem. Tiu ĉi kanto fariĝis unu el la plej bazaj verkoj de la tiel nomata Aŭstro-Pop.

Ankaŭ lia muzikaĵo Tagwache ([TAgwaĥe], "Tag-gardistoj!" militara vek-alvoko ĉiumatena) famiĝis malgraŭ bojkotita de aŭstraj radio-stacioj pro la kritika enhavo. Wolfgang Ambros ne nur interpretis vien-dialekte kantojn de la folkmuzikisto Bob Dylan kaj de Tom Waits, sed ankaŭ malnovajn verkojn de la "klasika" viena popola muziko (Wienerlieder) (tekst-ekzemplo: "Per ĉiu nova glaso da vino, vi fariĝas pli kaj pli bela ino"). En la 1980-aj jaroj li kunverkis kun la mondkonata aŭstra artisto André Heller. Regule Wolfgang Ambros kunverkis kun la aliaj tri eminentaj reprezentantoj de la Aŭstro-Pop Reinhard Fenrich kaj Georg Danzer, ĝis la morto de la lastnomita. En julio 2007 Ambros, Dzikowski kaj reĝisoro Rudi Dolezal estis premiitaj por la DVD "Ambros Pur!" per Ora disko.

Verkoj redakti

Studio-diskoj redakti

  • 1972: Alles Andere Zählt Net Mehr
  • 1973: Eigenheiten
  • 1976: Es Lebe Der Zentralfriedhof
  • 1976: 19 Class A Numbers
  • 1977: Hoffnungslos
  • 1978: Wie Im Schlaf (Kantoj de Bob Dylan - Kantitaj de W. Ambros)
  • 1979: Nie Und Nimmer
  • 1980: Weiß Wie Schnee
  • 1981: Selbstbewusst
  • 1983: Der Letzte Tanz
  • 1984: Der Sinn Des Lebens
  • 1985: No. 13
  • 1987: Gewitter
  • 1989: Mann Und Frau
  • 1990: Stille Glut
  • 1992: Äquator
  • 1994: Wasserfall
  • 1996: Verwahrlost Aber Frei
  • 1999: Voom Voom Vanilla Camera
  • 2000: Nach Mir Die Sintflut - Ambros singt Waits
  • 2003: Namenlos
  • 2005: Der Alte Sünder - Ambros Singt Moser (Kantoj de Hans Moser kantitaj kun la Ambassade Orchester Wien)
  • 2006: Steh Grod
  • 2007: Die 2te - Ambros Singt Moser (Pli da kantoj de Hans Moser)

Koncert-diskoj redakti

  • 1979: Live ...auf ana langen finstern Strassn
  • 1983: Ambros + Fendrich Open Air
  • 1986: Selected Live
  • 1987: Gala Concert
  • 1991: Watzmann Live
  • 1997: Verwahrlost Aber Live
  • 2002: Hoffnungslos Selbstbewusst
  • 2007: Ambros Pur!

Unuopaĵoj redakti

  • 1971: Da Hofa
  • 1972: Kagran
  • 1973: Tagwache
  • 1973: I drah zua
  • 1974: A Mensch mecht i bleib´n
  • 1975: Zwickt´s mi
  • 1975: Gö da schaust
  • 1976: Baba und foi ned
  • 1976: Hoit da is a Spoit
  • 1976: Schifoan
  • 1977: Die Blume aus dem Gemeindebau
  • 1979: Nie und nimmer
  • 1981: Frage der Zeit
  • 1983: Sei ned bled
  • 1983: Für immer jung (kun André Heller)
  • 1984: S Naserl'
  • 1985: Kumm ma mit kane Ausreden mehr'
  • 1985: Geplante Zukunft'
  • 1985: Warum?' (Austria für Afrika)
  • 1986: Langsam wachs ma zamm'
  • 1986: Mamma'
  • 1987: Du und i (kun Friedrich Gulda)
  • 1987: Gewitter
  • 1987: V.I.P.
  • 1987: I bins ned
  • 1988: Rukuruku Bay
  • 1989: Idealgewicht
  • 1989: Erste große Liebe
  • 1991: Abwärts und bergauf
  • 1992: Die Gailtalerin
  • 1992: Der Himmel soll noch warten
  • 1992: Ich bin bei dir
  • 1992: Bleib bei mir
  • 1992: Richtung Süden
  • 1993: Das Duell
  • 1994: I denk an di
  • 1994: Alt und Jung
  • 1995: Der bessere gewinnt!
  • 1996: Verwahrlost aber live
  • 1997: Open House
  • 1999: Herz aus Gold
  • 1999: Ich lieb Dich überhaupt nicht mehr
  • 2001: Weihnachten wie immer
  • 2007: Mei Naserl / Die Reblaus

Sondramoj redakti

  • 1973: Fäustling
  • 1974: Der Watzmann ruft
  • 1978: Schaffnerlos (Die letzte Fahrt des Schaffners Fritz Knottek)
  • 1981: Augustin (Eine Geschichte aus Wien)

Eksteraj ligiloj redakti