Wolfgang Conrad von Thumbshirn

Wolfgang Conrad von THUMBSHIRN (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1604 en Ponitz, mortinta la 24-an de novembro 1667 en Altenburg) estis germana juristo kaj politikisto. Li loĝis en Kastelo Ponitz.

bildo de Thumbshirn antaŭ Kastelo Ponitz

Vivo redakti

Thumbshirn studis inter 1623 kaj 1629 jursciencon en Lepsiko kaj Tübingen kaj deĵoris mallonge por la armeo de la Elektoprinclando Saksio. En 1632 li nomumitis edukisto de la juna princo Johano la 6-a (Anhalt-Zerbst) kun kiu li vivis ekde 1633 en Oldenburg. En 1639 Thumbshirn eklaboris kiel kortega kaj justica konsilisto en Altenburg. Ekde 1641 li estis konsistoria konsilisto kaj ekde 1643 ĉefa impostdirektoro.

Post kiam li jam antaŭe senditis al diplomataj misioj li partoprenis kun August Carpzov la packontraktajn priaroladojn en Münster (Vestfalio) kaj Osnabrück. Li ankaŭ estris la komisionon de la Evangelia princkonsilantaro en Osnabrück. Post reveno Altenburgon li iĝis sekreta konsilisto kaj en 1653 kanceliero.

Fonto redakti

Pierers Universal-Lexikon, volumo 17, Altenburg 1863, p. 557 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti