Wolfgang Sartorius von Waltershausen

Wolfgang Sartorius Freiherr von Waltershausen (17a de decembro, 1809 – 16a de marto, 1876) estis germana geologo.

Wolfgang Sartorius von Waltershausen
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1809 (1809-12-17)
en Göttingen
Morto 16-an de marto 1876 (1876-03-16) (66-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo Stadtfriedhof Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Georg Friedrich Sartorius
Infano August Sartorius von Waltershausen
Okupo
Okupo geologo • mineralogo • universitata instruisto • vulkanologo • astronomo
vdr

Waltershausen naskiĝis en Gotingeno kaj edukiĝis en la Universitato de Gotingeno. Tie li dediĉis atenton al fizikaj kaj naturaj sciencoj, kaj partikulare al mineralogio.[1] Waltershausen estis nomita Wolfgang laŭ Johann Wolfgang von Goethe, kiu estis amiko de liaj gepatroj.

Dum veturo en 1834-1835 Waltershausen faris serion de magnetismaj observoj en variaj partoj de Eŭropo. Li poste dediĉis atenton al detala esplorado de la vulkano de la Monto Etna, en Sicilio, kaj faris tiun laboron kun kelkaj interrompoj ĝis 1843 inklude kun Christian Heinrich Friedrich Peters. La ĉefa rezulto de tiu iniciato estis lia granda Atlas des Ätna (1858–1861), en kiu li distingis la lafo-fluejojn formitajn dum la postaj jarcentoj.

Post sia reveno el la Monto Etna, Waltershausen vizitis Islandon, kaj poste publikigis Physisch-geographische Skizze von Island (1847), Über die vulkanischen Gesteine in Sizilien und Island (1853), kaj Geologischer Atlas von Island (1853). Dume, li estis nomumita profesoro de mineralogio kaj geologio en Gotingeno, kaj tenis tiun postenon dum preskaŭ tri dek jaroj, ĝis sia morto.

En 1866 Waltershausen publikigis gravan eseon titolitan Recherches sur les climats de l'époque actuelle et des époques anciennes; en tiu li esprimis sian kredon ke la Glaciepoko rilatas al formado de la Tersurfaco.

Notoj redakti

  1. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Waltershausen, Wolfgang Sartorius, Baron von". Encyclopædia Britannica. 28 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 297.

Eksteraj ligiloj redakti