Wolfgang von Kempelen

Wolfgang von KEMPELEN, hungare KEMPELEN Farkas (23-an de januaro 1734, Pozono26-an de marto 1804, Vieno) estis internacie konata mekanika inventisto, unu pioniro de la fonetiko. Li estis tre multflanka persono, lingva kapablulo, sed li eĉ verkis, tradukis teatraĵojn, kiujn la viena teatro prezentis. Li verkis krom tio bonegajn desegnaĵojn kaj kuprajn gravuraĵojn.

Wolfgang von Kempelen
aŭstra inventisto kaj sciencisto (mem-portreto)
aŭstra inventisto kaj sciencisto (mem-portreto)
Persona informo
Johann Wolfgang Ritter von Kempelen de Pázmánd
Naskonomo Wolfgangus Franciscus de Paula [mankas fonto]
Naskiĝo 23-an de januaro 1734 (1734-01-23)
en Pozono
Morto 26-an de marto 1804 (1804-03-26) (70-jaraĝa)
en Alservorstadt,  Aŭstra imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo inĝenieroverkisto • pentristo • dramaturgo • ŝakisto • arkitektoinventisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li venis el irlanda familio, kiu setlis en Hungara reĝlando, en Pozono (konata ankaŭ Pressburg) dum regado de Leopoldo la 1-a (1657–1705). Li studis en Pozono, Győr, Vieno kaj Romo, kie studis filozofion kaj juron. Li estis ĉe la reĝa kamero jur-skribisto (ekde 1755), poste sekretario (ekde 1757), kontrolisto de la hungariaj salminejoj (ekde 1758), pli poste ties direktoro (ekde 1766).

Li estis ekde 1767 registara komisiito pri la setligoj en Bánság, konsilisto de la unuiĝinta transsilvania kaj hungara kancelario (ekde 1786).

Laboro, inventoj redakti

Li planis la ŝipponton de Pozono (1770), la akvoĉerpajn maŝinojn de la Pozona fortikaĵo, akvolevigan maŝinon, kiu funkciigis la fontoputon de Schönbrunn (1772). Kempelen estis unu el la fondintoj de la Pozono-lombardejo (1774), konstrugvidisto de la reĝa palaco de Budao (urbo) (1776) kaj direktisto de la konstrulaboroj de la fortikaĵa teatro de Budao (1786).

Li organizis la translokigon de la Universitato de Nagyszombat al Budao (1777). Li konstruis du vapormaŝinojn (1777–80), oni uzis unu el ili dum konstruo de la Franciska kanalo. Li uzis ĉe tiu maŝino jam krankoŝafton, tiel antaŭis James Watt, kiun li konis eĉ persone. Kempelen konstruis parolimitan maŝinon kaj skribmaŝinon por la blinduloj (1779). Lia fama ludilo estis la ŝakmaŝino (1769), kiun funkciigis nano en la maŝino.

Li estis membro de la viena Arta Akademio, tiu de la Gesellschaft der Freunde der Wissenschaften en Pozono.

Li pensiiĝis en 1798.

Verkoj redakti

  • Mechanismus der menschlichen Sprache © (Vieno, 1791). Represita kun la titolo Mechanismus der menschlichen Sprache nebst Beschreibung einer sprechenden Maschine (Stuttgart, 1970). Oni taksas tiun verkon bazverko pri fonetiko.

Eksteraj ligiloj redakti