Wolfram HUSCHKE (naskiĝinta la 18-an de aprilo 1946 en Vajmaro) estas germana muzikpedagogo kaj -scienculo. Li estas emeritiĝinta profesoro pri didaktiko muzika estinte inter 1993 kaj 2001 estro de la Liszt-muzikaltlernejo vajmara.

Wolfram Huschke
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1946 (1946-04-18) (78-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikologo • muzikinstruisto
vdr

Vivo redakti

Huschke estas praido de Wilhelm Ernst Christian Huschke, persona kuracisto de Johann Wolfgang von Goethe kaj sekcinto de Friedrich Schiller. La patro de Wolfram Huschke estis la arkivisto Wolfgang Huschke.[1]

Huschke trapasis studon pri lernejmuziko ĉe Liszt-muzikaltlernejo vajmara. Inter 1968 kaj 1983 laboris li kiel muzikinstruisto kaj korusestro ĉe la gimnazisimila lernejo EOS Friedrich Schiller en Vajmaro. Paralele li havis ekde 1972 docentadkontrakton ĉe la vajmara altlernejo. En 1977 Huschke ekzameniĝis pri la grado Promotion A[2] kaj en 1988 pri la grado Promotion B[3], ambaŭkaze sur la kampo de muziksicenco ĉe Martin-Luther-Universitato Halle-Wittenberg.

Inter 1982 kaj 1987 li estris la Madrigalcirklon de Jena kaj la Ĉambran ĥoron de la Filharmoniistoj de Jena. Ekde 1982 li instruis kiel supera asistanto ĉe la Instituto pri lernejmuziko ĉe la vajmara altlernejo. Inter 1989 kaj 1997 li estris la menciitan instituton kaj inter 1991 kaj 1993 Huschke eĉ dekanis tie. En 1993 li vokitis kiel profesoro pri muzika didaktiko estonte ĝis 2001 rektoro de la Liszt-altlernejo. Krome li ĉefis inter 1995 kaj 1997 ĉe la landa rektora konferenco de Turingio.

En GDR Huschke membris ĉe la orientgermana liberala partio LDPD. Inter 1990 kaj 1993 li prezidantis ĉe la urba konsilantaro.

Sciencaj agadoj redakti

Liaj esploristaj fokusoj estis pri la muzika historio de Vajmaro kiel ankaŭ pri la vivo kaj verkaro de Franz Liszt. Ekde 1990 li estis vicprezidanto, ekde 2000 prezidanto de la Franz-Liszt-societo en Vajmaro. Ekde 2001 li estris la Liszt-centron ĉe la muzikaltlerneoj. Li estis unu el la plej gravaj moderigistoj de la Liszt-jaro 2011. Ekster ti li ege engaĝiĝis en la kreo de praktika regionhistoria leksikono titole Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. En 2006 li publikigis Zukunft Musik, kronikon pri la muzikaltlernejo kun neniu mencio de Stasi-premoj kaj kunlaborfortigoj al lernejanoj. Ankaŭ liaj maloj de la reĝimo koncerne la altlernejan vivon prisilentatas.[4]

Husche ricevis en 2005 la tutgermanan meritordenon "Bundesverdienstkreuz am Bande". En 2012 li iĝis honora senatoro altlerneja.[5] En 2014 li ricevis la turingian meritordenon Verdienstordens des Freistaates Thüringen.

Verkoj redakti

  • Musik im klassischen und nachklassischen Weimar, 1756-1861. Böhlau, Weimar 1982.
  • Schiller-Vertonungen im frühen 19. Jahrhundert. Deutsche Schillergesellschaft, Marbach am Neckar 1993.
  • eldonistece kun Gitta Günther, Walter Steiner: Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Böhlau, Weimar 1998 [1993].
  • eldonistece: Von jener Glut beseelt. Geschichte der Staatskapelle Weimar. Glaux, Jena 2002.
  • Zukunft Musik. Eine Geschichte der Hochschule für Musik Franz Liszt Weimar, Böhlau Verlag, Wien/Köln/Weimar 2006. ISBN 3-412-30905-2
  • Franz Liszt. Wirken und Wirkungen in Weimar, Weimarer Verlags-Gesellschaft, Weimar 2010. ISBN 978-3-941830-11-0
  • Musikort Weimar. Begegnungen von Luther bis Liszt. Böhlau Verlag, Wien/Köln/Weimar 2017. ISBN 978-3-412-50736-7

Referencoj redakti

  1. Antje Genth-Wagner: Wolfram Huschke. Weimar-Lese.
  2. Musik im klassischen und nachklassischen Weimar: zur Entwicklung des Weimarer Musiklebens 1756 bis 1861, disertaĵo A, Halle-Wittenberg 1977.
  3. Die kompositorische Bearbeitung musikalischer Werke als typisches Phänomen der bürgerlichen Musikentwicklung im 19. Jahrhundert, disertaĵo B, Halle-Wittenberg 1988.
  4. Ehrhart Neubert: Recenzo de la libro Defekte einer Hochschulchronik de Günter Knoblauch kaj Roland Mey Arkivigite je 2021-12-09 per la retarkivo Wayback Machine, 8.2.2018.
  5. HfM Franz Liszt Weimar ehrt ihre Altrektoren mit der Ehrensenatorenwürde. Ĉe: Neue Musikzeitung, KIZ-Nachrichten, 21.6.2012.

Eksteraj ligiloj redakti