Wollongong
Wollongong estas grandurbo, havenurbo, fiŝista centro kaj universitata urbo (ekde 1961) en Aŭstralio, en Novsudkimrio.
Wollongong | |
grandurbo | |
Vido en Wollongong
| |
Lando | Aŭstralio |
---|---|
Situo | Wollongong |
- alteco | 0−5 m s. m. |
- koordinatoj | 34° 25′ 59″ S 150° 52′ 59″ O / 34.43306 °S, 150.88306 °O (mapo) |
Areo | 684 km² (68 400 ha) |
Loĝantaro | 280 159 (2006) |
Denseco | 409,59 loĝ./km² |
Oceano | Pacifiko |
Horzono | AOST (UTC+10) |
- somera tempo | AOST (UTC+11) |
Poŝtkodo | NSW 2500 |
Situo enkadre de Aŭstralio
| |
Vikimedia Komunejo: Wollongong | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Aŭstralio | |
Geografio redakti
Historio redakti
La plej frue aborigenoj vivis en tiu loko. La unuaj ŝipistoj alvenis en 1796. En 1812 eŭropanoj komencis bredadi bovojn, post 4 jaroj ankaŭ terkultivistoj alvenis. En 1858 la loko havis urbetodomon. En 1861 ĉevaltiraj tramoj, en 1880 vaporlokomotivoj ekfunkciis. En la najbareco oni minadis karbon kaj en 1928 en la urbo oni produktis ŝtalojn. En 1942 Wollongong estis proklamita grandurbo. En 1947 Grandurbo de Granda Wollongong estis formita.
Vidindaĵoj redakti
- plaĝo
- botanika ĝardeno kaj diversaj parkoj
- 2 katedraloj
- fortikaĵo
- biblioteko
- NAN Tien Templo
- teatroj
- muzeoj
Servoj redakti
Trafiko redakti
Wollongong havas flughavenon, aŭtovojon kaj stacidomon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato redakti
Wollongong havas oceanan klimaton kun varmaj, humidaj someroj kaj mildaj, pli sekaj vintroj. Februaro kaj marto estas la plej malsekaj monatoj kaj aŭgusto kaj septembro estas la plej sekaj monatoj. La temperaturo varias inter 13-22 °C. Jare pluvas po 1321 mm.
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- Angla kaj hungara Vikipedioj