Women's Freedom League

La Women's Freedom League (Virina ligo por libereco) aŭ WFL estis brita organizaĵo kiu kampanjis por virinbalotrajto kaj egaleco inter viroj kaj virinoj.

Women's Freedom League
organizaĵo • virina asocio
Komenco 1907 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Fondinto(j) Charlotte DespardTeresa Billington-Greig • Edith How-Martyn vd
vdr

La ligo fondiĝis en 1907 post malkonkordo en la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinojWSPU). La fonditoj de la WSPU, Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst celis malkunvoki la ĉiujaran kongreson kaj estri la organizaĵon nure kun mem-nomumita komitato. Sep dek membroj forlasis la WSPU, notinde Teresa Billington-Greig, Charlotte Despard, Elizabeth How-Martyn, Dora Marsden, Helena Normanton, kaj Margaret Nevinson, kaj fondis la WFL.

La ligo estis, kiel la WSPU, militema organizaĵo kiu volonte rompis leĝojn: pli ol 100 WFL-membroj estis malliberigitaj. Tamen, malkiel la WSPU, WFL estis tute senperfortema. WFL kontraŭis vandalismon kontraŭ nepublika propraĵo kaj aparte kontraŭis la WSPU kampanjon de krimbruligo. Anstataŭe, la ligo protestis per impostrezisto, nekompletigado de popolnombraj dokumentoj kaj senperfortemaj manifestacioj. Ekzemple, WFL-membroj sin enĉenigis en la brita parlamentejo, la House of Commons.

Kiam la Unua Mondmilito komenciĝis en 1914, la pacista WFL (ankoraŭ malkiel la WSPU) ne apogis la militon kaj ne laboris kun la registaro. Ĝi paŭzis virinbalotrajtistan aktivadon por fari homhelpan laboron, sed rekomencis en 1916.

En 1918, kiam virinoj unue povis voĉdoni kaj kandidati en balotado, WFL-membroj Despard, How-Martyn kaj Emily Phipps memstare kandidatis por parlamenta membreco. Kiel ĉiuj pacistaj kandidatoj en tiu balotado, ili malsukcesis. Poste, ili daŭris la virinrajtan aktivadon, aparte pri egala laborpago kaj egalaj moralaĵoj.

Kvankam nuntempe malpli fama ol la WSPU, la WFL tamen havis pli da membroj. La WSPU neniam havis pli ol ĉ. 2,000 membrojn, kaj la WFL havis pli ol 4,000. Ankaŭ la ligo pli longe daŭris: la WSPU estis dissolvita en 1917, kaj la WFL en 1961.

Notoj redakti

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio.

Vidu ankaŭ: