Woody GUTHRIE — plene Woodrow Wilson Guthrie (n. la 14-an de julio, 1912 – m. la 3-an de oktobro, 1967) estis usona kantisto kaj kantoverkisto. Lia kanto "This land is your land" provizis la ŝablonon laŭ kiu verkiĝis la Esperanta kanto "Jen nia mondo". Li estas agnoskita kiel forta, sema influo en la arto de multaj aliaj kantoverkistoj, inkluzive de Bob Dylan, Phil Ochs, Bruce Springsteen, John Mellencamp, Pete Seeger, Joe Strummer, Billy Bragg kaj Tom Paxton. Li estis politika maldekstrulo. Li edziĝis tri fojojn kaj patriĝis al ok gefiloj, inter kiuj muzikisto kaj kantisto Arlo Guthrie.

Woody Guthrie
Persona informo
Naskonomo Woodrow Wilson Guthrie
Naskiĝo 14-an de julio 1912 (1912-07-14)
en Okemah, Oklahomo
Morto 3-an de oktobro 1967 (1967-10-03) (55-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo malsano de Huntington
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Marjorie Guthrie
Infanoj Arlo Guthrie • Nora Guthrie
Okupo
Okupo gitaristokantaŭtoro • surstrata artisto • muzikologo • kantoverkisto • aŭtobiografo • mandolinisto • komponistoviolonistokantisto • sindikatisto
Verkoj This Land Is Your Land
TTT
Retejo https://www.woodyguthrie.org
vdr
Woody Guthrie: la teksto sur la gitaro: "Tiu ĉi maŝino mortigas faŝistojn"