Wulfstan la 1-a (m. la 26-an de decembro 956) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio.

Li konsekriĝis kiel ĉefepiskopo en 931.

En 939 Olaf Guthfrithson, la vikinga reĝo de Dublino, invadis Northumbria kaj okupis Jorkon. Edred (frato de la angla reĝo Edmundo la 1-a) marŝis norden por forpeli lin sed en 940 Wulfstan kaj Wulfhelm (ĉefepiskopo de Canterbury) aranĝis pacakordon per kiu Olaf iĝis reĝo de Jorko kaj regis parton de norda Anglio. Malfrue en 940 Olaf Guthfrithson mortis kaj lia kuzo Olaf Sihtricson heredis la regnon de Jorko. Tamen Wulfstan, kiu estis la fakta reganto de Northumbria, detronigis lin en 943 ĉar li revenis al la paganismo, kaj altronigis lian fraton Ragnald. En 945 Olaf Sihtricson mortigis Ragnald kaj regajnis la Jorkan tronon.

En 946 Edred heredis la anglan tronon kaj Wulfstan ĵuris agnoski lin kiel reĝo de Northumbria. La sekvantan jaron Wulfstan invitis Eric Bloodaxe iĝi reĝo de Jorko. Edred forpelis Eric en 948 kaj denove nomumis Olaf Sihtricson reĝo de Jorko. En 952 Wulfstan denove komplotis kontraŭ Olaf kaj Edred kaj redonis la regnon de Jorko al Eric. Edred invadis kaj malliberigis Wulfstan, sed Wulfstan liberiĝis antaŭ 953, kiam li atestis plurajn ĉartojn.

Li mortis en 956 ĉe Oundle, Northamptonshire, kie li entombiĝis.