Wulkaprodersdorf
Wulkaprodersdorf [VULkaprodasdorf], hungare Vulkapordány, kroate Vulkaprodrštof, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 944 loĝantoj.
Wulkaprodersdorf | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7041 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 944 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 159 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 16° 30′ O (mapo)47.79388916.495833Koordinatoj: 47° 48′ N, 16° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 171 m [+] | ||
Areo | 12,2 km² (1 220 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wulkaprodersdorf [+] | |||
Situo redakti
Wulkaprodersdorf situas en valo, laŭ maldekstra bordo de rojo nomata Wulka, laŭ ĉefvojo Eisenstadt-Mattersburg, laŭ privata fervojo Győr-Ebenfurth.
Historio redakti
Pli frue romianoj loĝis tie havantaj gravan vojon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1292. En 1529, en 1532 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. La fervojo atingis la komunumon en 1880. Ĝis 1920 Vulkapordány apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio. Tiutempe la loĝantaro vane pretendis aŭtonomion. En 1994 Wulkaprodersdorf akiris la rangon foira komunumo. Ankaŭ nun la loĝantoj estas precipe kroatoj.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Vulkapordány naskiĝis hungara inĝeniero István Menyhárd.
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala paĝo germane
- Wulkaprodersdorf, fortikaĵo Arkivigite je 2008-06-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Wikimapia
- Weinpanorama: Wulkaprodersdorf Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine germane