La kromaĵo Regrandigo kaj Turno de X (angle Resize and Rotate Extension, RandR) permesas dinamike al klientoj ŝanĝi la X-ekranojn, por regrandigi, turni kaj reflekti la ĉefa fenestro de la ekrano. La komenca fasonado por X11 ne antaŭpensis la bezonon por dinamika regrandigo kaj oni devas rekomenci la X-servilon por efektivigi la ŝanĝojn. Tiu infrastrukturo de la kromaĵo RandR alportis la eblecon ŝanĝi la vidigecoj sen restartigi X-sesion. La kromaĵa infrastrukturo permesas al tekkomputiloj kaj poŝkomputiloj ŝanĝi sian ekrangrandon por vidigi per eksteraj ekranoj laŭ malsamaj ekrandistingivoj ol sian enkonstruata ekrano. [1]. La nuna versio de tiu protokola specifo estas 1.2.

Se iu labortabla medio ne provizas grafikan ilon por interagi kun tiu ebleco, la komandlinio xrandr povas esti uzata.

Referencoj redakti

  1. "The X Resize and Rotate Extension" (Jim Gettys kaj Keith Packard, Konferenco Usenix Technical en 2001)

Eksteraj ligiloj redakti