Xavier Cortés Rocha
Xavier Cortés ROCHA (nask. en Tampico) estas meksika arkitekto. Dum iom da tempo li estis rektoro de la UNAM. Nacional Autónoma de México (UNAM).
Xavier Cortés Rocha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1943 (81-jaraĝa) en Tampico |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko |
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • pentristo • universitata instruisto • urbanizisto |
Biografio redakti
Cortés studis arkitekturon ĉe la Escuela Nacional de Arquitectura (Fakultato de arkitekturo, UNAM). Poste li ankaŭ studis urboplanadon. En la universitato de Parizo li plustudis ĉe urboplanada instituto. Ekde 1968 li instruas arkitekturon ĉe la UNAM. Inter la 12a ĝis la 17a de novembro 1999 li estis rektoro de la UNAM. Nun li estas direktoro de la CONACULTA (Sitios y Monumentos del Patrimonio Cultural) kaj prezidanto de la nacia akademio de arkitektoj.
En 2007 li publikigis la libron "El clasicismo en la arquitectura mexicana 1524-1784" (La klasisismo de la meksika arkitekturo 1524-1784). La libron eldonis la UNAM (Fakultato de Arkitekturo) kaj Miguel Ángel Porrúa, eldonisto kaj libristo.