Xerox PARC

Xerox Palo Alto Research Center (esperantigita Scienca Centro de Xerox Palo Alto) (PARC) estas avangarda scienca suborganizo de Xerox, kiu troviĝas en Palo Alto, Kalifornio, Usono. Ĝi estis fondita en 1970, kaj el kiel memstara kompanio (tamen ties proprietulo plu restas Xerox) en 2002. Ĝi estas pleje konata pro invento de moderna komputila grafika interfaco (GUI), Unicode, PostScript, Dynabook kaj eĉ labortablo. En Xerox PARC laboris multaj famaj komputikistoj, ekz Alan Kay, Jef Raskin kma.

Xerox PARC
Xerox Palo Alto Research Center
emblemo
negoco
Komenco 1970 vd
Geografia situo 37° 24′ 10″ N, 122° 8′ 55″ U (mapo)37.402777777778-122.14861111111Koordinatoj: 37° 24′ 10″ N, 122° 8′ 55″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Palo Alto
Xerox PARC (Kalifornio)
Xerox PARC (Kalifornio)
DEC
Xerox PARC
Xerox PARC
Map
Xerox PARC
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

PARC estis fondita de George Pake, kiu estis elstara fizikisto en la tereno de kerna magneta resonanco. Doktoro Pake instruis en Vaŝingtona Universitato en 1969 kiam lin trovis Jack Goldman, la ĉefa scienca respondeculo de Xerox. Se Jack Goldman estas ĉefe konata pro fondiĝo de Xerox kaj financa subteno de la dua scienca centro, George Pake ĉefe okupiĝis pri PARC en Palo Alto -- 3,000 mejlojn for de Xerox ĉefsidejo.