Xoqolat

planlingvo

Xoqolat, prononcata /ʃo.ko.'lat/, estas planlingvo, en kiu intermiksiĝas Interlingvao kaj Loĵbano. La verkisto estas Viktor Medrano.

Bluo kaj Purpuro redakti

La Interlingvaaj vortoj nomiĝas Bluaj vortoj, kaj la Loĵbanaj vortoj (cmavo) nomiĝas Purpuraj vortoj. Xoqolat estas medio por intermiksado kaj kodŝaltado de ambaŭ lingvoj.

Ortografio redakti

Blue redakti

a – akcente /a/, neakcente /ə/
b – /b/
c – /θ/
d – /d/
e – akcente /e/, neakcente /ə/
f – /f/
g – /g/ antaŭ 'a, o, u', /ʒ/ antaŭ 'e, i'
h – /h/
i – /i/, sed /j/ diftonge
j – /Ʒ/
k – /k/
l – /l/
m – /m/
n – /n/
o – /o/
p – /p/
q – /k/
r – /r/ aŭ /ɽ/
s – /z/ inter vokaloj en vorto, sed /s/ aliloke kaj per la duopo 'ss'
t – /t/
u – /u/, sed /w/ diftonge
v – /v/
w – /w/
x – /ʃ/
y – /i/, sed /j/ diftonge
z – /z/

Kelkaj ortografiaĵoj malsamas kompare de Interlingvaaj. Malmola 'c' fariĝas 'q', malmola 'ch' fariĝas 'q', mola 'ch' fariĝas 'x', 'ph' fariĝas 'f', la finiĝo '-tion' fariĝas '-xion', '-tia' fariĝas '-xia-', '-tio-' fariĝas '-xio-', la finiĝo '-tate' por abstraktaĵoj fariĝas '-tat', kaj la finiĝo '-tude' por abstraktaĵoj fariĝas '-tud'.

La kombinaĵo 'th' prononciĝas kiel /θ/; ekzemple, 'theoriq' estas /θə.o.'rik/. La kombinaĵo 'qu' ĉiam prononciĝas kiel /kw/; ekzemple, 'que' estas /kwə/. Duopaj konsonantoj prononciĝas vere duope; ekzemple, 'belle' estas /bəl.'le/.

La vorto por 'kaj' fariĝas de Interlingvaa 'e' al 'i' per Xoqolat.

Purpure redakti

Purpura ortografio estas same kiel per Loĵbano.

Akcento redakti

Blue redakti

Akcento estas ĉe la lasta silabo de Blua vorto. La vorto 'angeliq' prononciĝas kiel /ə̃.Ʒə.'lik/. Kaj 'troppo' estas /trop.'po/.

Purpure redakti

Akcento estas same kiel per Loĵbano en Purpuraj vortoj. Do, la akcento[1] en Purpura vorto povus esti ĉe iu ajn silabo aŭ neniu. La vorto '.uacai' prononciĝas kiel /wa.'ʃaj/, /'wa.ʃaj/, aŭ /wa.ʃaj/.

Vokala nazaliĝo redakti

Vokaloj kaj diftongoj, kiuj antaŭas literon 'n' aŭ 'm' ene de la sama silabo, ĉiam nazaliĝas. Do, la vokalaro /a e ə i o u/ fariĝas /ã ẽ ə̃ ĩ õ ũ/ kaj rilataj diftongoj ankaŭ nazaliĝas. Do, la vorto 'emoxion' prononciĝas kiel /ə.mo.'ʃjõ/.

Majuskloj redakti

Majusklojn oni rezerve uzas por nomoj de verkoj kaj aliaj propraj nomoj kiel por personnomoj, loknomoj, kaj tiel plu. Do, oni ne kutime komencas frazon per majuskla litero.

Gramatiko redakti

Oni ne vere konjugacias la verbon kiel en Interlingvao. La Interlingvaa prezenca tenso de la verbo uziĝas kune kun Purpuraj vortoj por produkti tensajn kaj aspektajn variaĵojn kiam oni deziras, sed ili estas nedevigaj.

Dokumentoj redakti

Referencoj redakti