Servo de Yahoo por funkciigi dissendo-listojn. La servo estis antaŭe en eGroups kaj estis aĉetita de Yahoo en 2001. La servo estas uzebla multlingve. Pro tio kaj pro la ekonomia forto de Yahoo ĝi estas aktuale la plej uzata por dissendo-listoj.

Yahoogroups
emblemo
retejo
Komenco 30-a de januaro 2001 vd
Posedata de Yahoo! vd
Agokampo retforumo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Pro decido de la nuna propraĵanto VERIZON, kiu jam nuligis ĉiujn retejtrajtojn en decembro 2019, Yahoogroups ĉesos ekzisti je la 15-a de decembro 2020. Miloj da jahugrupoj transiris al groups.io , entrepreneto de pioniro de egroups Mark Fletcher

Detaloj pri la funkciado de dissendolistoj ĉe yahoogroups redakti

Ĉiuj listoj estas uzeblaj simile:

  • Por sendi mesaĝon al ĉiuj membroj, sufiĉas sendi al adreso nomo_de_la_listo@yahoogroups.com
  • Por aboni la liston, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo-subscribe@yahoogroups.com
  • Por malaboni la liston, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo-unsubscribe@yahoogroups.com
  • Por ricevi la mesaĝojn grupe laŭ tago, sufiĉas sendi ajnan mesaĝon al adreso nomo_de_la_listo-digest@yahoogroups.com

Kaj eblas viziti la TTT-ejon de la listo je la adreso: www.groups.yahoo.com/group/nomo_de_la_listo

En la TTT-ejo eblas aboni, malaboni kaj viziti la arkivon de antaŭaj mesaĝoj. Por povi plej bone uzi la funkciojn de la TTT-ejo, necesas havi konton ĉe Yahoo kaj tiu konto estu ligata al la retadreso kiun vi uzas por aboni la liston.

Malsukcesaj Provoj Traduki Yahoo Groups en Esperanton redakti

Estis laborgrupo kiu estis starigita por helpi al Yahoo groups havi sian servon en Esperanto, sed ne havis sukceson. La laborgrupo uzis yahoo group nomata "individuaj-aŭtomataj" kiu poste malaperis pro la rezigno de la grupo.

Eksteraj ligiloj redakti

Pliaj naciaj TTT-ejoj en la angla:

Ankaŭ vidu: Vikipedio-Grupo