Yancy BUTLER (2-an de julio 1970 en Novjorko kiel Yancy Victoria Butler) estas usona aktorino.

Yancy Butler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1970 (1970-07-02) (53-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Pace vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1992– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Yancy Butler (2008)

Biografio redakti

Butler kreskis en Greenwich (vilaĝo), lia patro Joe Butler estas muzikisto. Yancy Butler studis en la Novjorka HB Studios kaj en Sarah Lawrence College.

Butler ludis kiel infano en la hororfilmo La murdisto malantaŭ la masko, ŝia unua rolo kiel plenreskulo estis en 1991 en la televida serio Law & Order. Ŝi ricevis en 1992 ĉefrolon en la scienc-fikcia serio Mann & Machine. En la agfilmo Malmolaj celoj (1993) de John Woo ludis ŝi kun Jean-Claude Van Damme kaj Lance Henriksen. En la agfilmo Drop Zone (1994), ŝi ludis kun Wesley Snipes kaj Gary Busey. Ŝi havis ĉefrolon en la agfilmo Atestino en fuĝo (1999).

Butler ludis ĉefrolon Sara Pezzini en televida filmo Witchblade (2000) kiel en la samnoma televida serio el 2001 ĝis 2002. Por la ludo en tiu rolo, ŝi ricevis en 2002 la premion Saturn Award.

Privata vivo redakti

Post ĉeso de la serio Witchblade, ŝi estis plurfoje arestita pro kontraŭleĝa konsumado de drogaĉoj kaj alkoholaĵo.

Filmaro (elekto) redakti

  • 1979: Savage Weekend
  • 1993: Hard Target
  • 1994: Drop Zone
  • 1995: Let it be me
  • 1998: The Treat
  • 1999: The Witness Files
  • 2000: Witchblade
  • 2006: Bloodlines
  • 2010: Lake Placid 3