Yao

legenda imperiestro de Ĉinio

Pri la aliaj signifoj de YAO rigardu en YAO.


Yao
Persona informo
Naskiĝo
en Gaoyou
Morto
Ŝtataneco Ĉinio vd
Familio
Patro Ku vd
Patrino Qingdou vd
Gefratoj Xie of Shang • Hou Ji • Imperiestro Ĝi vd
Infanoj Ehuang • Nüying • Danzhu vd
Parencoj Tao Dan vd
Profesio
Okupo imperiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yao estis legenda ĉina imperiestro, kvara el la kvin unuaj praimperiestroj, ŝtatfondintoj. Ĝi regis antaŭ ĉirkaŭ 4 000 jaroj.

Laŭ legendo Yao estis posteulo de Huangdi, prapatro de la ĉina nacio. Li estis saĝa kaj bonfarema, kaj respektata de popolanoj. Estante 16-jara, li estis jam elektita kiel ĉefo de la federacio de triboj. Laŭ historiaj notoj, Yao prenis Linfen, tiam nomita Pingyang kiel ĉefurbon.

Post sia surtroniĝo, Yao oficistigis virtulojn kaj talentulojn. Li unuigis la popolanojn kaj premiis oficistojn laŭ iliaj meritoj. Samtempe li atentis la rilatojn inter diversaj triboj, por ke la popolanoj kune vivu harmonie.

Laŭ legendo en la periodo de Yao oni unuafoje ellaboris kalendaron. Tiel la popolanoj povis entrepreni la agrokulturan produktadon laŭ la kalendaro. Antikvuloj prenis la periodon de Yao kiel epokon, en kiu la agrikulturo tre rapide progresis.

Laŭ legendo la periodo de Yao ankaŭ estis tempo de diluvoj, kiuj inundis grenajn plantaĵojn kaj detruis loĝdomojn. Yao ege atentis pri tio kaj venigis tribestrojn por fari interkonsiliĝadon. La tribestroj rekomendis Gun por plenumi la taskon de diluv-regado. Yao do ordonis al Gun, ke li faru la diluv-regadon.

Yao restis sur la trono dum 70 jaroj. Tiam li sentis, ke estas necese elekti iun, kiu prenos lian tronon. Li do petis, ke ĉiuj tribestroj rekomendu adekvatan kandidaton. La tribestroj rekomendis Shun, kiu, laŭ ili, estas tre virta homo kaj bone traktas la rilatojn inter familianoj. Yao do decidis lin kontroli.

Yao edzinigis siajn du filinojn al Shun por vidi, ĉu ĉi lasta povu bone administri la familion.

Yao ankaŭ rajtigis al Shun, ke li administru la oficistojn kaj traktu politikajn aferojn. Fine Yao ordonis, ke Shun sola iru al arbaro por ricevi provadon de la naturo.

Post 3-jara kontrolado, Yao decidis cedi la tronon al Shun.

Shun ege atentis pri disvolvo de produktado. En la periodo de Shun la agrikultura teknikado kaj industria teknikado rapide progresis. La popolanoj ekhavis riĉan vivon kaj ne suferis pezan laboron, nek estis punataj pro kritiko al ŝtataj aferoj. Ili ĉiuj respektis kaj subtenis Shun. La periodo de Shun ja estis epoko, kiam pompas politiko, produktado kaj arto. Poste Shun cedis sian tronon al Yu, kiu gajnis grandajn meritojn en diluv-regado.

Shun forpasis en sia 110-a jar-aĝo pro malsano.