Yaxchilán, foje ankaŭ MenchéLorillard, estas antikva majaa urbo ĉe la rivero Usumacinta en la nuna Chiapas, Meksiko. La antikva nomo de la urbo estis verŝajne IzancanacSiyaj Chan.

Yaxchilán
arkeologia loko [+]

LandoMeksiko
Koordinatoj16° 54′ 0″ N, 90° 58′ 0″ U (mapo)16.9-90.966666666667Koordinatoj: 16° 54′ 0″ N, 90° 58′ 0″ U (mapo)

Yaxchilán (Chiapas)
Yaxchilán (Chiapas)
DEC

Yaxchilán (Meksiko)
Yaxchilán (Meksiko)
DEC

Map
Yaxchilán
Vikimedia Komunejo:  Yaxchilan [+]
vdr
Unu el la piramidoj de la supera teraso de Yaxchilán
Dintel No. 53, nacia muzeo pri antropologio

Yaxchilán estis grava urbo dum la klasika erao en la regiono Usumacinta. La urbo regis super aliaj malpli grandaj urboj kiel Bonampak kaj delonge estis ligita al Piedras Negras, portempe ankaŭ al Tikal. Yat-Balam, fondinto de longe reganta dinastio, surtroniĝis la 2-an de aŭgusto 320, kiam Yaxchilán estis ankoraŭ nesignifa urbo. Sub la rego de lia posteulo la urbo iĝis ĉefurbo de la regiono. En 654 ĝi batalis kontraŭ la konkuranta urbo Palenque. La dinastio pluvivis ĝis la komenco de la 9-a jarcento. Yaxchilán estis plej potenca dum la longa regado de reĝo Ŝildojaguaro la 2-a, kiu mortis en 742 pli ol 90-jaraĝa.

Yaxchilán famas pro la granda nombro de tieaj skulptaĵoj.

Bibliografio redakti

  • Carolyn E. Tate: Yaxchilan, The Design of a Maya Ceremonial City. University of Texas Press, Austin 1992, ISBN 0-292-77041-3

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti