Yens

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Yens (stacidomo).

Yens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1152 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Yens
Blazono de Yens
Blazono de Yens
Blazono de Yens
Stacidomo de Yens
Stacidomo de Yens
Stacidomo de Yens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 31′ 3″ N 6° 25′ 7″ O / 46.51750 °N, 6.41861 °O / 46.51750; 6.41861 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 3″ N 6° 25′ 7″ O / 46.51750 °N, 6.41861 °O / 46.51750; 6.41861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1152
Areo 9,51 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 1169
Komunumkodo 5655
Mapo de Yens
Mapo de Yens
Situa mapo de Yens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Yens situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 6 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Morges kaj 4 kilometrojn norde de Lago Lemano sur teraso proksimume 200 metrojn super la nivelo de la lago kun bela vido al la lemana baseno. En la sudo de la komunumo situas vastaj vitejoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Yens kaj la setlejoj Chantemerle, Praillon kaj Motty, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,51 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 55,8% servas por agrikulturo kaj 7,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Yens limas en nordo al Apples, en oriento al Bussy-Chardonney, en sudoriento al Denens, en sudsudoriento al Villars-sous-Yens, en sudo al Lavigny, en okcidento al Saint-Livres, en nordokcidento al Bière, kaj en nordnorokcidento al Ballens.

Trafiko redakti

Tra Yens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124, la tiel nomita Route de l'Etraz de Cossonay al Nyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Aubonne. Pere de la mallarĝspura trama fervojo de Morges tra Apples al Bière la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Yens datiĝas el la jaro 1005 kiel Idens. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj du tomboj el la neolitiko, ŝpuroj de prahistorio rifuĝejo kun palisadoj, kaj restaĵoj de romiaj bienoj. Dum mezepoko Yens apartenis al la Senjorujo Vufflens-le-Château kaj ek de 1296 al la Senjorujo Aubonne. Sub la berna regado ek de 1536 la komunumo daŭre apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu ek de 1701 estis berna voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti