Yepes [jEpes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Yepes
municipo en Hispanio
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45313
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Antonio Rodríguez-Tembleco de la Oliva (PP)
Demografio
Loĝantaro 5 212  (2011)
Loĝdenso 61,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 3° 38′ U (mapo)39.9-3.6288888888889Koordinatoj: 39° 54′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 699 m [+]
Areo 85 km² (8 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Yepes (Hispanio)
Yepes (Hispanio)
DEC
Yepes
Yepes
Situo de Yepes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yepes, Toledo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Yepes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Eble devenas el Hepes, kiu iĝus Hiepes, Iepes, Yepes. Eble tiu "Hepes" estis toponimo de mozaraboj. Oni menciis ĝin en la jaro 1212, aperante tiam kiel malgranda domaro.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas yepero. La censita populacio en 2011 estis de 5.212 loĝantoj kaj la denseco estas de 61,32 loĝ/km². Historie la populacio estis inter 4,000 kaj 5,000 loĝantoj.

Situo redakti

Yepes estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 699 m, nome je alta kaj etenda kalkeca ebenaĵo; je 39 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo (krome ĝi distas el Madrido 60 km, el Ocaña 12 km kaj el Aranjuez 17 km). La areo de ties teritorio estas de 85 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′10″ N 3°37′25″ Ok.

Limas norde kun Ciruelos kaj Ocaña (TO) kaj Aranjuez (M). Sude kun Villasequilla kaj Huerta de Valdecarábanos (TO). Oriente kun Ocaña (TO) kaj okcidente kun Aranjuez (M) kaj Almonacid (TO). La teritorio longas 19 km de oriento okcidenten kaj 10 km de nordo suden.

Historio redakti

La unua homa setlejo dokumentata estus setlejo de keltiberoj fondita ĉirkaŭ la 600 a. K.

La antikva HippoHippona de la karpetanoj, en romia epoko, kiam la keltiberoj venkis super la trupoj de la romianos Kvintio kaj Kalpurnio, ricevis sain aktualan nomon dum la islama hegemonio, kiam ĝi estis nomata Hepes, kiu iĝos "Hiepes", "Iepes", "Yepes". Eble tiu "Hepes" estas toponimo de mozaraboj.

Dum la regado de Alfonso la 7-a, tiu donis en 1145 "al konsilantaro de San Nicolás Yepes kaj ties kastelon". En 1212 oni menciis ĝin kiel malgranda domaro. En 1213, Alfonso la 8-a donis al arkiepiskopo Jiménez de Rada la tombejo de la domaroj Hepes kaj Fontes; en 1223, la menciita arkiepiskopo donis foruon de loĝado al la vilaĝo de Yepes. Aperis ofte menciita en dokumentoj mozaraboj de la 13a jarcento. En 1215 oni dividis la teritoriojn de Iepes kaj Ocaña. La dokumento gravas, ĉar oni donis la montan aŭ dezertan areon, nome "Xara", al Yepes kontraŭ la pretendoj de Ocaña kiu ne povis pruvi dokumente siajn rajtojn.

Laŭ permeso de la papo Gregorio la 13-a, Filipo la 2-a vendis en 1576 la vilaĝon de Yepes al ties municipo kaj pro ties forto dum la jarcentoj 16a kaj 17a ĝi ricevis la kromnomon "Toledillo" (toledeto). Ĝi estis ĉefurbo de komarko formata de ses vilaĝoj krom Yepes: Villasequilla de Yepes, Cabañas de Yepes, Pela, Cabeza, Cinco Yugos kaj Fontes.

En Yepes oni subskribis la prageedziĝon de la Katolikaj Gereĝoj kaj estis naskiĝintoj de la vilaĝo aŭ estas ligataj al ĝi gravuloj de artoj kaj literaturo: nome Johano de Yepes, Johano de la Kruco (denaske), Diego de Yepes (konfesisto de Filipo la 2-a kaj de Sankta Teresa de Jesuo), Luis Tristán (disĉiplo de El Greco), kaj Calderón de la Barca, al kiu tiu vilaĝo mendis, en 1637, la religian dramon "El Mágico Prodigioso" (la prodigia magiisto), por ludi ĝin la tagon de la Kristokorpa Festo; kaj multaj aliaj laŭdis la tieajn vinojn en siaj verkoj kiaj GóngoraJorge Manrique.

Post la Hispana Enlanda Milito en aliaj najbaraj vilaĝoj la populacio falis el pinto pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio. Tamen ĉe Yepes ne oni falis kaj dum la tuta 20a jarcento kreskis malrapide ĝis la nunaj 5,000; tio estas preskaŭ duobliĝis.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Kaj dum la lastaj jardekoj ĉefe industrio.

Baziĝas la ekonomio sur la duaranga sektoro ĉefe konstruado (ĝis la krizo de la 2010-aj jaroj) kaj industrio, elstarante fabriko de cemento, ŝtonminejoj el gipso kaj kalko, kaj prilaborado de aniso kaj likvoroj. Pri unuaranga sektoro, ĝi centriĝas en la agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj cerealoj) disvolvigata pere de vinkeloj kaj olemuelejoj. En la triaranga sektoro, estas vendejoj ĉiatipaj. La Industria Zono nomiĝas "El lomo de Toledo" (monteto).

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

Ĉefa Placo redakti

Mezepoke estis triangula, inter Preĝejo kaj Palaco de la Arkiepiskopo flanke kaj administra konstruo baze. En la 16a jarcento utilis kiel spektaklejo kaj estis mencioj pri gastejo. Poste la Palaco de la Arkiepiskopo estis modifita en la 18a jarcento, por krei 19 loĝejojn por kavoloĝintoj kaj buĉejon, dum la placo iĝis rektangula.

Preĝejo de Sankta Benedikto redakti

Dezajnita de Alonso de Covarrubias (arkitekto de la Katedralo de Toledo) inter 1534 kaj 1570, estas grava konstruo de blanka ŝtono de fina gotiko kaj komenco de la renesanco kiu havas tri navojn, plus du seriojn de flankaj kapeloj ĉe la loko de alta turo de tri eroj de sesdek metroj alta. Estas ornamata per pilieroj dorikaj, elementoj renesancaj kaj la blazono de la Kardinalo Tavera. Impresas la ankaŭ tre altaj kolonoj kaj volboj. La flankaj kapeloj estas fermataj per kradoj platereskaj, kiuj konstituas kun tiuj de la Katedralo de Toledo la plej gravan kradaron el la tuta provinco.

La ĉefa retablo prezentas verkon de Luis Tristán, disĉiplo de El Greco, kun tolaĵoj datitaj kaj subskribitaj en 1616, formata de ses scenaoj de la vivo de Jesuo kaj ok figuroj de sanktuloj. En la Hispana Enlanda Milito oni detruis la skulptaĵojn de sanktuloj de la retablo, kiuj perdiĝis, sed la tolaĵoj rompitaj estis restaŭratas en la Muzeo Prado, kaj oni resendis ilin en 1942; en tiu muzeo vidiĝas el tiu verkaro la pentraĵojn de Sankta Monika kaj Sankta Magdalena, kiuj restis tie kiel pago. Estas ankaŭ aliaj verkoj de juvelarto, pentrarto kaj skulptarto.

Murego redakti

Oni konservas restojn de la du muregoj kiuj estis mezepoke; la unua fermis la judan kvartalon, kiu poste etendiĝos kaj formos la aktualan antikvan domaron de la vilaĝo, kie kunvivis judoj, kristanoj kaj islamanoj. De tiu unua murego restas tri mezepokaj turoj: unu duoncirkla kaj kvadrataj la aliaj du, unu el ili kronita de kupolo duonsfera.

En la 14a jarcento oni kreis la urban strukturon definitivan kaj oni starigis la duan muregon komponitan el kvin pordegoj, el kiuj nun konserviĝas nur kvar: nome (laŭ ordo de konstruo) Pordego de Ocaña, enhavas figuron de Sankta Kristoforo, Pordego de Madrido, enhavas pentraĵon de Sankta Mikaelo, Pordego de Toledo, enhavas altaron al la Virgulino Karmen, Nova Pordego , konata kiel "de la lechuguina" (laktuketo), ĉar tra ĝi oni iras al la fruktoĝardenoj de la valo. La kvina pordo, malaperinta, estis konata kiel Pordego Hondón, rekte al la valo.

Alkazaro de la Senjoroj de la Vilaĝo redakti

Konstruo situanta ĉe la Ĉefa Placo, uzata de la Arkiepiskopoj toledaj por someraj periodoj, en la 18a jarcento estis reformita kaj oni kreis konstruon kun ampleksaj balkonoj kun serio de novklasikaj arkoj, por kio oni dungis Juan de Villanueva, kreinto de la Muzeo Prado.

Monaĥejoj redakti

La vilaĝo enhavis kvin monaĥejojn, el kiuj konserviĝas nur unu: nome la Konvento de Sankta Jozefo kaj Sankta Ildefonso de la ordeno de la Senŝuaj Karmelaninoj. De la 17a jarcento kaj stilo baroko, prezentas preĝejon kun tolaĵoj kaj trezoroj de granda arta valoro. La Konvento de monaĥinoj de Sankta Bernardo, la Konvento de Sankta Antonio de la predikistoj de Sankta Dominiko, malriĉa, nur por ses monaĥoj, el ĝi konserviĝas parto de ties strukturo sed ĝi iĝis privata posedo post la desamortización de la 19a jarcento, la Konvento de la franciskanoj, loĝigis 14 religiulojn, el ĝi restas nur malgrandaj restoj de muroj kaj irigacio, estis la aliaj.

Ermitejoj redakti

Oni konservas du ermitejojn: nome de Sankta Jozefo, de la 17a jarcento, kun alta sonorilmuro rektangula plano kaj du altecoj, el kiuj la unua el laboritaj ŝtonoj kaj la dua el nelaboritaj ŝtonoj, kaj de Sankta Sebastiano, de la 17a jarcento, inkludita en la tombejo, el ŝtonoj, de plano rektangula kaj tri navoj samlarĝaj separataj de 10 dorikaj kolonoj kaj triumfa arko duoncirkla, post kiu estas la Ĉefa Kapelo.

Hospitaloj redakti

En la 18a jarcento estis tri: nome la Hospitalo de Sankta Nikolao, de la 16a jarcento, por religiuloj retiritaj, kun portikara korto kaj malgranda ermitejo, kaj la Hospitalo de la Koncipiĝo, fondita en 1600 de María de Robles Parra, nobelulino de la vilaĝo, kiu konstruigis tiun hospitalon por malriĉuloj kaj senhejmaj malsanuloj, el kiu poste oni faris blazondomojn de privata posedo, de la 19a jarcento. En la aktualo oni povas viziti nur la ermitejon, kie rimarkindas la eksterordinara krado de la antaŭaltaro kun la blazono de la fondintoj, same kiel ĉe la kupolbazo de la ermitejo, dekoritaj en 1615 de la pentristo Alonso Florín. Aktuale ĝi loĝigas la Muzeon Koncipiĝo, nome municipa kaj paroĥa muzeo. La tria estis la Hospitalo de Sankta Petro, ĉe la elirejo de la Pordego de Toledo, disponebla al ĉiu necesulo.

Pilorio redakti

De la 15a jarcento, de stilo gotiko kaj estas ornamata per izabelaj eroj, la Inkvizicio uzis ĝin kiel punpilorio. Ties aktuala loko ne estas la origina pro xnĝoj en la posedo de terenoj.

Fontoj redakti

Troviĝas ĉe la valo, precize en la Parko Alkitara, du mezepokaj fontoj uzitaj kiel lavejoj ĝis la 20a jarcento, nome Supra Fonto kaj Fonto de la tri akvotuboj.

Blazondomoj redakti

Estas nombraj blazondomoj de nobelaj familioj kiuj montras blazonajn pordegojn, belajn kradojn, ampleksajn balkonojn kaj fenestrojn. En tiuj domoj elstaras la stilo herera de la 17a jarcento. Aliaj rimarkindaj histori-artaj elementoj estas la Verda Kruco, figuro de la Kristo de la Lumo aŭ la antikva sinagogo de la juda kvaralo, inter aliaj.

Bibliografio redakti

  • MERLOS ROMERO, María Magdalena: Yepes en la Edad Media: población, urbanismo, arquitectura.- 1ªed.- Toledo: Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos,1998.- serie Iª, monografías nº50.-ISBN 84-87103-78-2
  • MAROTO GARRIDO, Mariano y MARTÍN MONTES, Esperanza: Fundación del convento carmelita de San José y San Ildefonso s.XVII.- 1ªed.- Toledo: Ayuntamiento de Yepes,2001.- serie: historia de Yepes, I.- ISBN 84-606-3162-1
  • COLEGIO PÚBLICO RAFAEL GARCÍA VALIÑO: Yepes, mi pueblo.- 1ªed.- Toledo: Colegio Público Rafael García Valiño de Yepes (Toledo), 2000.- D.L.: TO-1947-2000
  • TRILLO SIABA, Tirso: Breve historia de Yepes.- 1ªed.- Toledo: Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos, 1982.- serie VI. Temas Toledanos, 19.- ISBN 0211-4607
  • GÓMEZ-MENOR, J.C: La villa de Yepes en el siglo XVI.- Toledo: Provincia, nº73

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti