Yes We Can ("Jes ni povas") estas glubild-stila muzika filmo, kiun inspiris parolo de tiam-Senatano (nun Prezidanto) Barack Obama sekvanta la antaŭbaloto de Nov-Hampŝiro. La parolo devenas de laboruniona esprimo. La kanton afiŝis la membro de la muzkika bando Black Eyed Peas will.i.am ĉe Dipdive.com kaj YouTube.com sub la uzantnomo "WeCan08". Ĝi laŭdiĝis per la unua Premio Emmy por "Plej bona nova kondukaĵo en dumtaga amuzo". La termino "Jes ni povas" iĝis dua devizo por la kampanjo de Obama.