Harbhajan Singh Khalsa Yogiji, Yogi HarbhajanYogi Bhajan (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1929 en Guĝranvalo, Brita Hindio, mortis la 6-an de oktobro 2004 en Española, Nov-Meksiko) estis panĝaba negocisto kaj sikha mastro de kundalini-jogo.

Li fondis ne-profitan organizaĵon 3HO (Healthy, Happy, Holy Organization) en 1969, havis kelkajn entreprenojn, 300 centrojn de jogo aŭ kompaniojn de sana manĝaĵo Golden Temple en 35 landoj. Inter liaj multaj disĉiploj estis Bill Richardson.

Edukado redakti

Harbhajan Singh Puri naskiĝis en sikha familio. Lia patro Kartar Singh Puri estis kuracisto. Juna Harbhajan frekventis katolikan lernejon. Fundamentojn de sikismo li lernis de sia avo Bhai Fateh Singh kaj de Sant Hazara Singh, kiu agnoskis lin mastro de Kundalini-Jogo en la aĝo de 16 jaroj. Pro la dispartigo de Hindio la familio translokiĝis kiel rifuĝintoj al Nov-Delhio, kie li magistriĝis pri ekonomiko. Poste li studis ĉe University of Humanistic Studies en San-Francisko, kie li doktoriĝis pri psikologio.

Publikaĵoj redakti

  • Yogi Bhajan, The Teachings of Yogi Bhajan, Santa Cruz, Nov-Meksiko, Kundalini Research Institute, 1977.
  • Yogi Bhajan, I am a Woman: Book and Yoga Manual, Santa Cruz, Nov-Meksiko, Kundalini Research Institute, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti