Ys

legenda urbo de Bretonio

Is (france Ys, en la bretona Kêr-Is) estis mita urbo, kiu, laŭlegende, situis sur bordo de Bretonio kaj poste estis subakvigita kaj malaperis en oceano. Plimulto el versioj de la legendo metas la urbon apud la golfeto Douarnenez.

La fuĝo de Gradlono, de E. V. Luminais, 1884 (Musée des Beaŭ-Arts, Quimper)

Legendoj redakti

Fondo redakti

Laŭ multaj versioj de legendo, Is estis fondita far Gradlono (bretone Gralon), reĝo de Kernevo (bretone Kerne), por sia filino Dahut (ankaŭ foje nomita Ahes). Legendoj diras, ke Dahut speciale petis sian patron konstrui la urbon sub marnivelo pro sia granda amo por la maro.

Laŭ aliaj versioj, Is fondiĝis pli ol 2000 jarojn antaŭ reĝado de Gradlono, kiam la loko, kiu nun estas la golfo de Douarnenez, ankoraŭ estis seka kaj malproksima de la maro. Sed eventuale oceano englutis bordon de Bretonio kaj, kiam Gradlono ekreĝis, ĝi jam iĝis sub la nivelo de altaj flusoj.

Por protekti la urbon kontraŭ inundo, oni konstruis grandan digon kun kluzaj pordegoj, de kiuj Gradlono posedis la solan ŝlosilon. Dum malflusoj Gradlono povis malfermi la pordegojn kaj enlasi komercajn ŝipojn en la urbon.

Detruo redakti

Pro la pieco kaj saĝa reĝado de Gradlono, Is baldaŭ iĝis la plej bela kaj riĉa urbo en la mondo. Sed pro influo de Dahut ĝin ankaŭ konsumis peko. Dahut ŝatis luksan vivon, havis grandan nombron de amoruloj kaj aranĝis orgiojn. Laŭ iuj versioj de legendo ŝi eĉ iam mortigadis siajn geamantojn matene post orgiado. Sankta Gŭenoleo denuncis la korupton de Is kaj atentigis pri la venĝo de la Dio, sed Dahut kaj ŝiaj geamikoj (kiuj, malsimile al Gradlono, ne estis kristanoj sed adoris keltajn diojn) ignoris liajn avertojn.

Unu tagon al Is venis belega kavaliro en ruĝaj vestaĵoj. Dahut ekamorigis lin kaj invitis lin veni al ŝi, kaj li konsentis. En la mezo de la nokto komencis ega ŝtormo kaj la ondoj ribele batis kontraŭ la diko kaj la pordegoj. Dahut diris al la kavaliro: "Vane koleru la ŝtormo, la pordegoj de la urbo estas fortaj kaj nur mia patro, reĝo Gradlono, posedas ŝlosilon sur lia kolo". Kaj la kavaliro respondis: "Via patro, la reĝo, dormas. Nun vi povas facile preni lian ŝlosilon kaj ekregi la urbon". Dahut ŝtelis la ŝlosilon de sia patro kaj donis ĝin al la kavaliro, kiu vere estas Satano, sendita far Dio por puni la urbon por ĝiaj pekoj. Poste Satano (aŭ, laŭ aliaj versioj, ebriega Dahut mem) malfermis la pordegojn.

Ĉar la pordegoj malfermiĝis dum ŝtormo kaj fluso, ondo same granda kiel la monto kraŝiĝis al Is. Preskaŭ ĉiuj urbanoj mortis. Reĝo Gradlono kaj lia filino rajdis sur Morvarc'h, magia ĉevalo kiu povis troti sur akva surfaco same facile kiel sur la lando. Sankta Gŭenoleo alvenis al ili kaj diris al Gradlono: "Forpuŝu la demonon kiu sidas apud vi!" Komence Gradlono rifuzis, sed finfine lia pieco venkis kontraŭ amo por lia filino kaj li puŝis ŝin en la maron. La maro, ŝia sola vera amo, prenis na Dahut kaj ŝi iĝis marfeo.

Poste Gradlono sukcese trarajdis la maron kaj venis al urbo Quimper, kiu iĝis lia nova ĉefurbo. Statuo de Gradlono ĝis nun staras en Katedralo de Sankta Korentin en Quimper.

Maristaj legendoj diras ke en golfo de Douarnenez oni povas aŭdi la sonorilojn de kirkoj de Is kiam la maro estas trankvila. Alia legendo diras ke, post inundiĝo de Is la francoj renomigis Lutetion al Parizo. En la bretona lingvo Par Is signifas "kvazaŭ Is" aŭ "simila al Is". Inter bretonoj estas diraĵo Pa vo beuzet Paris, Ec'h adsavo Ker Is, kiun oni povas traduki kiel "Kiam sinkos la falsa Is (Parizo), tiam (la vera) Is aperos el sub la maro".

Disvolvo de la legendo redakti

La plej frua rakonto de legendo de Is aperis en 1637,[1] en libro Vie des Saincts de la Bretagne Armorique far Albert Le Grand. Tiu ĉi versio jam enhavas ĉiujn la bazajn elementojn de la legendo:[2] Dahut, la malica filino de pia reĝo Gradlono, ŝtelas la ŝlosilon kaj malfermas la pordegon por la maro. Nur Gradlono, pro averto de sanktulo (sankta Gŭenoleo) fuĝas kaj travivas la katastrofon. En tiu ĉi versio ne rolis Satano kaj Dahut mem ŝtelis la ŝlosilon.

La legendo de Is vivis ekskluzive en folkloro de Bretonio ĝis 1839, kiam T. Hersart de la Villemarqué publikigis kolekton de popolaj kantoj el orala tradicio de bretonoj, la Barzaz Breizh. Tiu ĉi kolekto atingis grandan sukceson kaj vekigis intereson pri bretona folkloro en tuta Eŭropo. En la dua redakto, aperis poemo 'Livaden Geris' ("La Submerĝo de Ker-Is"). En ĝi estas la samaj bazaj elementoj, sed la sanktulo estas sankta Korentino anstataŭ sankta Gŭenoleo. Ŝajne, elementoj de tiu teksto estis adaptitaj de mezepoka kimra poemo 'Seithennin', el kiu temas pri Cantre'r Gwaelod - tre simila kimra legendo pri lando, kiu malaperis sub la oceano rezulte de homa eraro. En ĉi tiu teksto Dahut ŝtelas la ŝlosilon pro peto de ŝia amato. Ĉi tiu estas la unua konata versio de la legendo, kiu mencias, ke Dahut transformiĝis al marfeino (morgen). En la lastaj versoj la poemo mencias fiŝkaptiston, kiu vidas marfeinon kombantan siajn harojn kaj kantantan majgajan kanton.

Le Foyer Breton far Emile Souvestre ankaŭ ludis gravan rolon en popularigo de la legendo, kaj multaj rerakontoj de la legendo el 19-a jarcento baziĝas, parte aŭ plene, sur fabelo "Keris" el Le Foyer Breton. En tiu ĉi versio unue estas menciita Satano, kiu aperas kiel viro kun ruĝa barbo.[3]

Multaj pli malfruaj versioj de la legendo rigardas ĝin kiel alegoria fabelo pri venko de kristanismo kontraŭ druidismo, kvankam kontraŭ grandega prezo. En la legendo, Gradlono estis kristano, konvertita far sankta Gŭenoleo, dum Dahut kaj plimulto de aliaj urbanoj de Is kultis keltajn diojn. Tamen, tiun kontraŭdiras alia legendo pri Gradlono, en kiu li renkontis kaj konsolas la lastan druidon en Bretonio, aranĝis lian enterigon laŭ pagana tradicio kaj poste konstruis kirkon en lia sankta arbaro. Tiu legendo sugestas ke transiro al kristanismo en Bretonio estas plej ĝenerale paca.

Adaptaĵoj en arto kaj popola kulturo redakti

Muziko redakti

Literaturo redakti

  • Alain Deschamps kaj Claude Auclair kreis komikson surbaze de legendo pri Is, nomitan Bran Ruz (red crow).
  • Robert W. Chambers skribis rakonton "The Demoiselle d'Ys", kiu baziĝas sur la legendo kaj okazas en ambaŭ mezepoka kaj moderna Bretonio, en sia horor-fikcia kolekto The King in Yellow, 1895
  • Usona pulpa verkisto Abraham Grace Merritt referencis la legendon de Is en sia novelo Creep, Shadow! (1934)
  • Poul Anderson kaj lia edzino Karen verkis kvaropon de noveloj The King of Ys [La Reĝo de Ys]. Tamen, tiuj ĉi verkoj ne baziĝas sur rego de reĝo Gradlono aŭ inundigo de la urbo. Anstataŭe, tie temas pri ege pli fruaj tempoj. En ĝi priskribiĝas vojo de romia centestro al posteno de reĝo de Is, kiu estas fondita multajn jarcentojn antaŭe far kartaganoj (vere, la Kartaga Imperio neniam posedis teritorion de Bretonio kaj do ne povis fondi na Is).
  • Nederlanda-brita verkisto Iman Wilkens proklamis en sia libro Where Troy Once Stood, ke la troja milito kaj aliaj eventoj de Homeraj eposoj Iliado kaj Odiseado fakte okazis en Norda Eŭropo, Atlantika Oceano kaj Norda maro. Interalie, li asertis, ke la urbo Ismaro, detruita far Odiseo kaj liaj soldatoj post forlaso de Trojo, estis fakte Is. Historiistoj kaj esploristoj ne traktas sugestojn de Wilkens tre serioze.
  • Novelo Possession: A Romance far A. S. Byatt, kiu gajnis Booker-premion en 1990, ofte referencas bretonajn mitojn kaj legendojn, inkluzive la historion de Is.
  • Skota verkisto Michael Scott Rohan en sia fantasta trilogio The Winter of the World kelkfoje mencias "Kerys" - unue kiel duonlegenda urbo, poste trovita kaj vizitata far roluloj, kaj finfine ĝi vere sinkas sub la maron.
  • Novelo Ys, le Monde Englouti de 2007 far Franca verkisto Gabriel Jan relaboras kaj rerakontas legendon pri Is.
  • Usona fantasta kaj feminista verkistino Meredith Ann Pierce inkludis mallongan rakonton The Fall of Ys en sia kolekto Waters Luminous and Deep. En ŝia versio de la legendo, inundigo de Is okazis rezulte de eraroj de la reĝo, dum lia filino estas priskribita kun simpatio.
  • Pola fantast-verkisto Andrzej Sapkowski kelkfoje referencis urbon de Is en lia serio de rakontoj pri la Ŝorcisto Geralt.
  • Brita novelisto John Brunner priskribis eventojn en Is en lia mallonga rakonto Break The Door of Hell. Laŭ lia versio, Is malaperis el tempo-spaco post kiam ĝiaj civitanoj provis uzi malpermesitan magion por restarigi iaman gloron de la urbo.
  • Serio The Keltiad far Patricia Kennealy-Morrison mencias, ke rolulo Morguenna Pendreic ricevis titolon de Dukino de Is.
  • Urbo de Is estas unu el la plej gravaj lokoj de Trilogio de Lyonesse far Jack Vance. En versio de Vance mito de Is kobminiĝas kun simila kelta mito pri Lyonesse, do Is estis unu el grandaj insuloj for de bordo de Mezepoka Eŭropo, grandan distancon okcidente de loko kie ĝi estas en la bertona fabelo.

Aliaj redakti

  • Pentraĵo La fuite du roi Gradlon ("La fuĝo de reĝo Gradlono") far Évariste Vital Luminais, sur kiu reĝo Gradlono puŝas na Dahut en oceanon, estis sukcesa dum Pentrosalono de Parizo de 1884. La pentraĵo nun estas en Musée des Beaŭ-Arts en Quimper.
  • Franca firmao Ystari, kiu specialiĝas pri tabulludoj, publikigis tabulludon pri legendo de Is sub nomo Ys en 2004.
  • En mistika videoludo Book of Hours de jaro 2023 unu el uzeblaj objektoj nomiĝas Armagnac d'Ys, t.e. "Armanjako de Is". Laŭ la ludo, ĝi estas drinkaĵo el vinberoj, praŭloj de kiuj kreskis en Is antaŭ ĝia subakviĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Legend of the Sunken City in Welsh and Breton Tradition, James Doan Folklore, Vol. 92, No. 1 (1981), pp. 77-83
  2. Dahut and Gradlon, Amy Varin, Proceedings of the Harvard Celtic Colloquium, Vol. 2, (1982), pp. 19-30
  3. The Legend of the Sunken City in Welsh and Breton Tradition, James Doan, Folklore, Vol. 92, No. 1 (1981), pp. 77-83
  4. French Opera at the Fin De Siecle, Steven Huebner, Oxford University Press, 2006, ISBN 9780195189544; p. 238-240
  5. Debussy: a listener's guide. Victor Lederer. Hal Leonard Corporation, 2007. ISBN 9781574671537; p.100
  6. DC303 - Joanna Newsom - Ys. Arkivita el la originalo je 2008-04-01. Alirita 2011-06-10.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti