Yunus Emre (turka elparolo: [juˈnus emˈɾe]) ankaŭ konata kiel Derviş Yunus (Yunus la derviŝo) (1238-1320) estis turka popola poeto kaj sufia mistikulo, membro de la frateco de vagantaj derviŝoj. Li estis la unua, kiu disvolvis kaj klarigis la principojn de sufismo en la turka. Li kreis popularajn verkojn verkitajn per la popola mezuro de poemo, kaj estis inter la unuaj konataj poetoj, kiuj verkis en la parolata turka de la propra epoko kaj regiono anstataŭ en la persa aŭ la araba. Tiel, ekde sia epoko ĝis nuntempe, lia verkaro tre influis la turkan kulturon.

Yunus Emre
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1240 (1240-11-30)
en Malgrandazio
Morto 1-an de januaro 1321 (1321-01-01) (80-jaraĝa)
en Anatolio
Religio islamo vd
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • mistikulo vd
Laborkampo poeto • sufiismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj poemoj, verkitaj laŭ la tradicio de anatolia popola poezio, koncernas ĉefe dian amon kaj ankaŭ homan destinon:

"Tio, kio portas nian koron,

estas amata de grandaj mondoj.

Mi ne povas nei la veron

- Multaj vojoj direktiĝas al unu.


Ankaŭ ni bezonas ami ĉion,

kion la amanto amas.

Se iu estas amiko de amiko,

Kiel ni povas nomi lin malamiko? "

- Eltiraĵo el la libro Darviŝo Junus

Lia nomo, Yunus, estas la ekvivalento de Jonah. Li verkis en la malnova anatolia tjurka lingvo, frua stadio de la turka[1] . La Ĝenerala Konferenco de Unesko unuanime aprobis rezolucion deklarante 1991, jaro de la 750-a datreveno de la naskiĝo de la poeto, Internacian Jaron Emre.

Internacie, multaj kulturaj centroj de Turkio estas nomata honore al li.

Referencoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica (2007)”, Britannica.com. Alirita 2015-11-13..