Ywain (aŭ Owain), kavaliro de Reĝo Arturo.

Ywain
legenda figuro
Kreita de Geoffrey de Monmouth
Verko Breuddwyd Rhonabwy
Le Morte d'Arthur
Yvain, the Knight of the Lion
Ywain
Informoj
Sekso vira
Okupo kavaliro
Patro Uriens
Patrino Feino Morgane
Edzo/Edzino Laudine
vdr
Ywain savas la leonon.

Li estis la filo de Urien kaj Feino Morgane, kaj kuzo de Gawain, Agravain, Gareth, Gaheris kaj Mordred.

Ĉe la Batalo de Camlann li estis la lasta kavaliro kiu mortis antaŭ Reĝo Arturo mem.

Chrétien de Troyes pritraktis Ywain en la romanco Yvain. Tie, Ywain penis venĝi la morton de sia kuzo Calogrenant, kiun mortigis supernatura kavaliro, Esclados, en la arbaro Broceliande. Ywain venkis Esclados sed ekamis lian vidvinon Laudine. Ili geedziĝis. Gawain, la kuzo de Ywain, persvadis lin serĉi kavalirecajn aventurojn. Li promesis al Laudine ke li revenos post fiksa tempoperiodo. Laudine donis al li magian ringon. Pro la ekscito de siaj aventuroj, Ywain forgesis sian promeson, kaj Laudine sendis al li mesaĝiston kiu reprenis la ringon kaj diris, ke ŝi malakceptas lin. Sekvis periodo de frenezo, post kio Ywain spertas pluajn aventurojn por helpi aliajn, ne por gajni gloron. Fine li sufiĉe montris siajn virtojn, ke Laudine reakceptis lin.